Nepalganĝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nepalganj)
Nepalganĝ
urbo • limurbo • sub-metropolitan municipality of Nepal
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 72 503  (2011) [+]
Loĝdenso 844 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 3′ N, 81° 37′ O (mapo)28.0581.616666666667Koordinatoj: 28° 3′ N, 81° 37′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 85,94 km² (8 594 ha) [+]
Nepalganĝ (Nepalo)
Nepalganĝ (Nepalo)
DEC
Nepalganĝ
Nepalganĝ
Situo de Nepalganĝ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nepalganj [+]
vdr
Vido de la urbo Nepalganj

Nepalganj (nepale: नेपालगञ्ज, estas unu el la plej grandaj urboj en okcidenta Nepalo (en 2001 ĝi havis 57 535 loĝantojn) kaj la plej grava trafiknodo de la regiono.

Ĝi havas flughavenon, de kie Katmanduo kiel ankaŭ aliaj alteriĝejoj en okcidenta Nepalo estas aere atingeblaj. Estas limtransirejo al Hindio (ĉ. ses kilometroj for de la urbo), kiu ankaŭ estas malfermita por eksterlandanoj. Krom tio estas ankaŭ bushaltejo, kun regulaj busligoj al la ĉefurbo kaj antaŭ ĉio al la montaj distriktoj kiel Surkhet, DailekhSallyan.

La distrikto Banke, kies ĉefurbo estas Nepalganj tamen estis ekde 1816 (laŭ la traktato de Segauli) en posedo de la britoj, en 1858 oni redonis ĝin al Nepalo, ĉar la nepala armeo donis valoran servon al la britoj dum la terenbato de la hinda ribelo de 1857.

En la granda malnova urboparto troviĝas ampleksaj bazaroj kun tre varia oferto da varoj. La arkitekturo de la malnova urboparto estas tre hinda, kio por Nepalo estas rara.

La majoritato de la loĝantaro tradicie estas islamana kaj porolas hinde. Intertempe tie tamen petolas buntan popolmiksaĵon, la plejmulto de la grandaj etnoj de Nepalo estas reprezentataj.

Koordinatoj: 28° 03′ 00″ N; 81° 37′ 00″ E Mapo

Vidu ankaŭ: Listo de urboj de Nepalo