Senperforta komunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝirafo estas simbolo de la neperforta komunikado

Neperforta komunikadosenperforta komunikado aŭ simple Npk (angle: Nonviolent CommunicationNVC) estas koncepto evoluigita de Marshall B. Rosenberg. Ĝi helpu homojn interrilati tiel, ke la komunikofluo inter ili pliboniĝu. Npk utilas kaj en ĉiutaga komunikado kaj por solvi pace konfliktojn en persona, profesia aŭ politika medioj.

Ĝi ne estu tekniko por agigi aliulon laŭ iu maniero, sed baza sinteno, en kies malfono staras pozitiva taksado de sociaj rilatoj. Sinonimoj estas kunsentema komunikado, liganta komunikado, lingvo de la koro aŭ ĝirafa lingvo.

Simbolo

La ĝirafo estas simbolo de neperforta komunikado aŭ korolingvo, ĉar ĝi estas la mamulo kun la plej granda koro. Krome, ĝia alto ebligas ĝin havi distancon kaj bonan superrigardon al problemoj.

Baza modelo de Npk

La kvar paŝoj sur kiuj baziĝas Npk rezumeblas sub la punktoj: observado, sento, bezono kaj peto:

  1. Observado de konkreta agado aŭ neagado estas priskribita, sen enmiksado de taksado aŭ interpretado. Eblas tamen, ke eĉ sentaksada rimarko estas aŭdita kiel kritiko. La komunikadpartnero parafrazu la aŭditaĵon (aktiva aŭskultado).
  2. La persona sento, kiu rilatas al la observado, estas esprimita.
  3. La bezono kaŭzinta la senton estas esprimita. Tio ofte ne videblas unuavide. Ĉefe ĉe negativaj sentoj gravas kompreni la fonajn proprajn bezonojn por reagi empatie al la partnero.
  4. Formuliĝas fine peto pri konkreta agado. Necesas distingi inter petoj kaj deziroj. Petoj rilatas al agadoj en la estanteco, deziroj al eventoj en la estonteco. Ĉar empatio rilatas nur al estanteco, taŭgas nur petoj realigeblaj en la estanteco.

Ekzistas agadpetoj (kiel ekzemple pri malplenigo de la telerlavilo) kaj rilatpetoj (ekzemple pri priskribo de propraj sentoj).

Rosenberg rezumas la komunikadon de Npk per jena frazo:

„Kiam a, tiam mi sentas min b, ĉar mi bezonas c. Tial mi nun ŝatus d.“

Laŭ Rosenberg oni ne uzu tiun bazan modelon laŭlitere kaj la vico ne estas deviga. Npk bezonas grandan trejnadon.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Marshall B. Rosenberg, Gewaltfreie Kommunikation (Neperforta komunikado) 7-a eldono, eld. Junfermann, Paderborn, 2007, ISBN 978-3-87387-454-1
  • Marshall B. Rosenberg, Gabriele Seils: Konflikte lösen durch Gewaltfreie Kommunikation. Ein Gespräch mit Gabriele Seils. (Solvado de konfliktoj per neperforta komunikado. Interparolo kun Gabriele Seils.), 5-a eldono, Herder, Freiburg/Basel/Wien 2005, ISBN 3-451-05447-7
  • Marshall B. Rosenberg: Die Sprache des Friedens sprechen. (Paroli la lingvon de paco), 1-a eldono. Junfermann, Paderborn 2006, ISBN 3-87387-640-X
  • Marshall B. Rosenberg: Das können wir klären! (Tion ni povas klarigi!) 2-a eldono, Junfermann, Paderborn 2007, ISBN 978-3-87387-568-5
  • Marshall B. Rosenberg: Erziehung, die das Leben bereichert. Gewaltfreie Kommunikation im Schulalltag. (Edukado, kiu riĉigas la vivon. Neperforta komunikado en la lerneja ĉiutago.) 3-a eldono, Junfermann, Paderborn 2007, ISBN 978-3-87387-566-1
  • Klaus-Dieter Gens: Mit dem Herzen hört man besser. Einladung zur Gewaltfreien Kommunikation. (Plibonas aŭskulti per la koro. Invito al senperforta komunikado.) 1-a eldono. Junfermann, Paderborn 2007, ISBN 978-3-87387-667-5
  • Ingrid Holler kaj Vera Heim: Konflikt-Kiste. Konflikte erfolgreich lösen mit der Gewaltfreien Kommunikation. (Konfliktokesto. Sukcese solvi konfliktojn per neperforta komunikado.) 1-a eldono. Junfermann, Paderborn 2005, ISBN 3-87387-597-7
  • Wayland Myers: Die Grundlagen der Gewaltfreien Kommunikation. (Bazoj de neperforta komunikado.) 1-a eldono. Junfermann, Paderborn 2006, ISBN 3-87387-621-3
  • Karoline I. Bitschnau: Gewaltfreie Kommunikation als relationale und soziale Kompetenz. (Senperforta komunikado kiel rilata kaj socia kompetenco.), Universitato Innsbruck 2007
  • Julia Döring: Gewalt und Kommunikation. (Perforto kaj komunikado.) Essener Studien zur Semiotik und Kommunikationsforschung. Vol 29. Shaker, Aachen 2009, ISBN 978-3-8322-8661-3

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda