Omaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nephropidae)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri genro de krustacoj. Por informoj pri vira persona nomo, vidu la artikolon Omar.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Omaro
Homarus americanus
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Krustuloj Crustacea
Klaso: Malakostrakoj Malacostraca
Ordo: Dekpieduloj Decapoda
Subordo: Pleocyemata
Infraordo: Astacidea
Familio: Omaroj Nephropidae
Dana, 1852
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Omaroj estas genro de dekpiedaj krustacoj; iliaj antaŭaj piedoj portas tre fortajn pinĉilojn kontraŭe al palinuroj.

Diversaj specoj de omaroj vivas rande de norda Atlantiko kaj de Mediteraneo; iuj specoj ankaŭ en la Hinda kaj Paca Oceanoj. Somere omaroj vivas en malprofundaj ĉebordaj akvoj, vintre ili retiriĝas al profundoj ĝis 50 metroj. Ĉar la karno de la pinĉilaj muskoloj estas ŝatata delikataĵo, la kaptado de omaroj estas ekonomie grava.

Omaroj povas atingi aĝon de pluraj jardekoj (eble ĝis 60 jaroj), pezon de naŭ kilogramoj kaj longon de 70 centimetroj; sed nur malmultaj atingas tiajn aĝon kaj grandecon. Mezuma pezo estas unu kilogramo, ĉe longo de 30 cm.

La femaloj frajas en ĉiu dua jaro, produktante ĝis 100.000 ovojn. Omaroj evoluas unue kiel larvoj, sed, male al insektoj, kreskas ankaŭ post la atingo de matureco (je aĝo de ĉirkaŭ ses jaroj, kun pezo de ĉirkaŭ 250 gramoj). Por povi kreski ili devas demeti sian krustecan haŭton (mudi); tio okazas komence plurfoje jare, poste malpli ofte, fine nur ĉiun duan jaron.