Neplenaĝeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En multaj landoj (Germanio, Hungario) individuo sub aĝo de 18 (do ĝis plenaĝeco), jure estas neplenaĝa, sen plena agopovo (rajtoj). La neplenaĝuloj havas specifan leĝan protekton kaj havas limigitajn rajtojn kaj devojn. Se neplenaĝulo pekas, oni povas puni lin nur je readaptejo (sed ofte nur post la 6-a jaro).

Infano ne havas ĝis la 14-a jaro agopovon, poste ĝis 18-a ŝi aŭ li havas nur limigitajn rajtojn (agopovon) diversajn laŭ la landaj leĝoj.

Neplenaĝulo povas akiri jure plenaĝecon per geedzeco, ligita kun ŝtata permeso antaŭ la 18-a jaro.