Nerafinita dolĉigaĵo
Nerafinita dolĉigaĵo aŭ nerafinita dolĉigilo estas natura, tute ne rafinita aŭ preskaŭ nemodifiita substanco por dolĉigi manĝaĵojn.
Dolĉigaĵoj estas kutime farita el frukto aŭ sevo de plantoj, sed povas esti faritaj ankaŭ el iu ajn alia parto de la planto. Iuj dolĉaĵoj estas faritaj el amelo uzante enzimojn. Aliaj dolĉaĵoj estas faritaj de bestoj, aparte insektoj.
Enhavo |
El sevo[redakti]
La sevo de kelkaj specioj estas koncentrata por fabriki dolĉigaĵojn, kutime per sekigado aŭ boligado.
- Kansuko, kansiropo, kanmelaso kaj kruda sukero, kiu havas multajn regionajn kaj komercajn nomojn inkluzive de demerara, jaggery, muscovado, panela, piloncillo, turbinado kaj sucanat estas ĉiuj faritaj el sukerkano.
- Dolĉa sorgosiropo estas farita de la dolĉa suko de la tigoj de sorgo, aparte de dukolora sorgo.
- Meksika aŭ maiza sukero estas farita boligante la sukon de verdaj maizotigoj.[1]
- Agavosirupo estas farita el la sevo de agavoj, interalie de Agave tequilana.[2]
- Betula siropo estas farita el la sevo de betuloj (Betula spp.).[3]
- Acerosiropo kaj acera sukero estas faritaj el la sevo de aceroj (Acer spp.).[4]
- Palmosukero estas farita batante flortigojn de diversaj palmoj por kolekti la sevon. La plej grava specio estas la hinda daktilujo (Phoenix sylvestris), sed aliaj specioj kiel Borassus flabelliformis), kokoso (Cocos nucifera), Caryota urens, Arenga saccharifera) kaj Nypa fruticans ankaŭ utilas.[5][6]
- La dolĉa rezino de la pinio Pinus lambertiana estis taksata de John Muir pli bona ol acera sukero.[7]
El radikoj[redakti]
La suko tirita el tuberoj de iuj plantoj estas, simile kiel sevo, koncentrata por produkti dolĉigaĵojn, kutime per sekigado aŭ boligado.
El nektaro kaj floroj[redakti]
Bruna sukero povas esti farita per boligado de la roso de floroj de la komuna silkofloro (Asclepias syriaca).[7]
El semoj[redakti]
Amelriĉaj semoj de iuj plantoj povas esti transformataj al dolĉigaĵoj unzante enzimojn formiĝintajn dum ĝermiĝo aŭ de bakteriaj kulturoj. Kelkaj dolĉigaĵoj el amelo estas tute rafinitaj kiel maiza siropo.
El fruktoj[redakti]
Multaj freŝaj fruktoj, sekigitaj fruktoj kaj fruktosukoj estas uzataj kiel dolĉigaĵoj. Ankaŭ melasoj estas faritaj el fruktoj.
El folioj[redakti]
En kelkaj plantospecioj folioj estas dolĉaj kaj povas esti uzataj kiel dolĉigaĵoj.
De bestoj[redakti]
Vidu ankaŭ[redakti]
Referencoj[redakti]
- ↑ (2006-02-07) The Chemistry of Common Life. D. Appleton and company. Alirdato: 2008-06-01.
- ↑ (2007) Accelerating New Food Product Design and Development. Blackwell Publishing. ISBN 081380809X. Alirdato: 2008-05-13.
- ↑ Kallio, Heikki; Tuija Teerinen, Seija Ahtonen, Meri Suihko, and Reino R. Linko (1989). "Composition and Properties of Birch Syrup (Betula pubescens)" 37: 51–54. COI:10.1021/jf00085a012. Alirita 2008-05-14.."Composition and Properties of Birch Syrup (Betula pubescens)" (PDF) [rompita ligilo]
- ↑ (1998) Native American Ethnobotany. Timber Press, 38–41. ISBN 0881924539. Alirdato: 2008-05-14.
- ↑ (2007-05-29) Cyclopædia of India and of Eastern and Southern Asia, Commercial, Industrial and Scientific, 2nd 1, Oxford University. Alirdato: 2008-05-15.
- ↑ (2007-10-22) Sugar Growing and Refining. E. & F. N. Spon, 408–409. Alirdato: 2008-05-15.
- ↑ 7,0 7,1 (1976) Edible and Useful Wild Plants of the United States and Canada. Courier Dover Publications. ISBN 0486233103.