Nerko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nerko
Iĉa nerko en purakva fazo
Iĉa nerko en purakva fazo
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Actinopterygii
Subklaso: Neopterygii
Infraklaso: Teleostei
Ordo: Salmoniformes
Familio: Salmonidae
Genro: Oncorhynchus
Oncorhynchus nerka
(Walbaum, 1792)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nerko (Oncorhynchus nerka), ankaŭ konata kiel ruĝa salmobludorsa salmo estas specio de salmo en norda Pacifika oceano kaj ĝiaj enfluantaj riveroj. Kelkaj populacioj de nerkoj estas insulitaj de la oceano kaj havas nur purakvan fazon. En tiu okazo la specio estas konata kiel "arĝenta truto".[2] Nerko estas la tria plej disvastigita onkorinĥa specio post gorbuŝo kaj ketao.[3]

En la angla lingvo nerko estas konata kiel sockeye salmon. La vorto sockeye (laŭlitere "soko-okulo") aspektas kiel sensencaĵo, sed vere ĝi estas angligo de suk-kegh (sθə́qəy̓), kiu estas nomo de la fiŝo en halkomelema lingvo, unu el indiĝenulaj lingvoj el baseno de rivero Frejzero. En tiu ĉi lingvo suk-kegh signifas "ruĝa fiŝo"[4][5]

Iĉa nerko en oceana fazo
Nerko kaptita in alaska rivero
Juna arĝenta truto

Ekologio kaj Arealo

La plej sudaj populacioj de nerko observeblas en rivero Kolumbio kaj apudaj partoj de eosta Pacifika oceano, kvankam apartaj individuoj estis kaptitaj en Dekmejla rivero en Mendocino, Kalifornio kaj en nordaj partoj de Hokajdo, Japanio. La plej nordaj populacioj troveblas en Bathurst Inlet, norda Kanado, kaj en rivero Anadir, Siberio.[6]

Kokanee

Ekzistas populacioj de nerkoj, kiuj vivas kaj reproduktas en fermitaj lagoj kaj ne havas oceanan fazon de reprodukto. Tiuj estas nomataj "arĝentaj trutoj" aŭ "kokanee" laŭ ilia nomo en okanagana lingvo,[7] unu el indiĝenaj lingvoj de ŝtato Vaŝingtonio kaj Brita Kolumbio. Tiuj ĉi fiŝoj estas multe malpli grandaj ol la mirganta vario de sama specio kaj malofte superas 35 cm je longo. En Okanagan-lago, Brita Kolumbio, troveblas du populacioj de kokanee — unu reproduktas en rojoj ĉirkaŭ la lago kaj la dua apud la lagaj bordoj. Vorto "kokanee" troveblas en nomoj de almenaŭ du kanadaj provincaj parkoj — Kokanee Glacier kaj Kokanee Creek.

Lagaj nerkaj populacioj troveblas en kelkaj akvujoj de Jukono kaj Brita Kolumbio en Kanado kaj en Alasko, Vaŝingtonio, Oregono, Kalifornio, Nov-Jorkio, Utaho, Idaho, Montano, Nevado, Kolorado, Nov-Meksiko kaj Vajomingo en Usono.

Krome, ekzistas populacio de kokanee en Nantahala-lago, Norda Karolino. Tien ĝi estis artefarite enkondukita en 1960-aj jaroj far la Nord-Karolina Komisio pri Naturaj Risurcoj por establi nutran bazon por aliaj rabofiŝoj en la lago. Tiu ĉi populacio estas stabila kaj ofte iĝas celo por fiŝhokado.

Kunimasu

En Japanio ekzistis alia vario de nerko, nomata "nigra truto" aŭ "kunimasu" en la japana lingvo. Tiu ĉi vario estis endemia al kelkaj lagoj en Gubernio Akita kaj estis rigardata formortinta post kiam hidroelektra projekto igis ĝia denaska lago pli acida. Tamen la vario travivis, supozeble pro movo de ovoj al Sai lago, kie ĝi estas re-malkovrita en 2010.[8] Oni konsideras tiun ĉi varion sufiĉe distinga de la nerka specio por esti agnoskata kiel subspecio, Oncorhynchus nerka kawamurae, aŭ eĉ aparta specio Oncorhynchus kawamurae[9].

Reproduktiĝo

Nerkoj en reprodukta fazo

Nerkoj reproduktas en rojoj kaj riveroj, ĝenerale preferante tiujn, kies akvokolekta areo inkluzivas lagon. Naskintaj junuloj vivas ĝis tri jaroj en pura akvo. Krom la antaŭmenciitaj nemigrantaj varioj, ĉiuj nerkoj migras en oceanon post tiu tempo, kie ili vivas dum unu ĝis kvar pliaj jaroj. Do, fiŝoj, kiuj revenas al riveroj inter julio kaj aŭgusto por kompletigi sian reproduktiĝan ciklon, aĝas 4 ĝis 6 jarojn. Kiam jam sekse fekundaj fiŝoj revenas en puran akvon, reprodukta fazo okazas dum kiu granda kvanto de inoj metas ovojn kaj iĉoj fekundigas ilin per ellaso de spermoj en la akvo. Post produkto kaj fekundigo de ovoj, nerkoj mortas.

Nerkoj havas arĝentecan koloron dum infaneco kaj estas bluec-arĝentaj en oceana fazo. Sian karakteran intense ruĝan koloron ili ekhavas post enveno en reprodukta stato.

Dieto

Referencoj

  1. iucnredlist.org
  2. Fish Resources - Salmon/Steelhead (angle). USDA Forest Service. Alirita 9 September 2011.
  3. Sockeye Salmon. NOAA Fisheries Office of Protected Resources. Alirita 2006-11-19.
  4. Bright, William. (2004) Native American placenames of the United States. University of Oklahoma Press. ISBN 978-0-8061-3598-4.
  5. nationalgeographic.com
  6. Sockeye Salmon. Alaska Department of Fish and Game. Alirita 2006-11-17.
  7. "Kokanee Lake". BC Geographical Names. http://apps.gov.bc.ca/pub/bcgnws/names/6222.html. 
  8. Scientist says he found Japan fish thought extinct Bay Ledger, December 14, 2010
  9. "Oncorhynchus kawamurae". FishBase. Red. Rainer Froese kaj Daniel Pauly. Versio de aprilo, 2012. N.p.: FishBase, 2012.