Nerva (Onubo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nerva
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21670
Retpaĝaro www.nerva.es
Politiko
Urbestro Domingo Domínguez Bueno (GINER)
Demografio
Loĝantaro 6 000  (2009)
Loĝdenso 109,09 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 42′ N, 6° 33′ U (mapo)37.6955182-6.5489321Koordinatoj: 37° 42′ N, 6° 33′ U (mapo) [+]
Alto 332 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Nerva (Andaluzio)
Nerva (Andaluzio)
DEC
Nerva
Nerva
Situo de Nerva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nerva (Huelva) [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Nerva estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. En la blazono videblas ardeo kun rompita ĉeno en sia beko kiel simbolo de la iama sendependiĝo de la vilaĝo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Nervenses. La censita populacio en 2009 estis 6000 loĝantoj kaj la denseco estas 109,09 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Nerva estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Mineja Zono en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo, je altitudo de 332 m; je 75 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 55 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 41' N, 6º 32' Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉefe oranĝarboj ĉe irigacio kaj olivarboj ĉe neirigacio, krom cerealoj ambaŭkaze) kaj brutobredado. Minado el 1873 kiam la britoj akiris la proksimajn minejojn de Minas de Río Tinto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis homa setlejo el la Ĥalkolitiko (dolmeno Lancha). La unua mencio estas en 1526 de komitato sendita de la reĝo Filipo la 2-a por koni la situacion de la kupraj minoj, sedtiam la vilaĝo nomiĝis ankoraŭ “Aldea de Riotinto”. La municipo sendependiĝis de Zalamea la Real el 1868, sed efektive nur el 7a de aŭgusto de 1885.

La nomo de Nerva estis elektita pro la trovo en la municipa teritorio de plato dediĉita al la romia imperiestro Marko Kocejo Nerva, de la familio de Antoninoj.

Kvankam la minekonomio hegemoniis en la areo, la brita entrepreno ne posedis la tuton de tiu vilaĝo kaj pro tio ĉi tie funkciis pli da libero ol en la resto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]