Neskuĉnij Sad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neskuĉnij Sad
ĝardeno • rekonilo [+]

LandoRusio
SituoMoskvo
- koordinatoj55° 42′ 58″ N, 37° 35′ 17″ O (mapo)55.71611111111137.588055555556Koordinatoj: 55° 42′ 58″ N, 37° 35′ 17″ O (mapo)

Neskuĉnij Sad (Moskvo)
Neskuĉnij Sad (Moskvo)
DEC
Lokigo de Moskvo en Rusio
Map
Neskuĉnij Sad
Vikimedia Komunejo:  Neskuchny Garden [+]
vdr
Kiosko en Neskuĉnij Sad nokte.
kajo de Moskva rivero

Neskiĉnij Sad ("Neenu(ig)a ĝardeno", ruse Нескучный сад) estas la plej malnova parko de Moskvo.[1] Ĝi konsistas el tri ĉefaj bienoj aperigitaj en la 18-a jarcento kaj multaj aliaj konstruaĵoj, kiuj situas en granda parko preskaŭ encentre de Moskvo. La parko estas malfermita por ĉiuj vizitantoj (senpage) kaj estas konata kaj ŝatata loko por ripozo.

Parkaj bienoj[redakti | redakti fonton]

En la parko situas tri ĉefaj bienoj[1]:

  1. Bieno "Neskuĉnoje" ("Neenu(ig)a"), kiu donis la nomon al la parko. La posedanto de la bieno estis princo Nikita Trubeckoj, kiu famiĝis kromalie pro siaj gajaj baloj. En la bieno estis ankaŭ la unua en Rusio "subĉiela teatrejo", kiu situis en la parko kaj parkaj arbustoj kaj arboj sekvis kiel dekoraĵoj de la scenejo. Ĝis nun konserviĝis nur parto de parko kaj unu kiosko, nomata "Oĥotniĉij domik" ("Ĉasista dometo"), kiu nun estas la studio de fama kvizludo "Kio? Kie? Kiam?".
  2. Bieno de grafo Prokopij Demidov konstruita meze de la 18-a jarcento. Post aĉeto de la bieno fare de Nikolao la Unua, ĝi estis renomigita al "Aleksandrijskij" kaj fariĝis parto de granda imperiestra sidejo en la centro de Moskvo. Por la sidejo aldone estis konstruitaj "Kavalerskij" ("Kavalira" (por korteganoj) kaj "Frejlinskij" (germane "Fräulein" (por korteganinoj)) konstruaĵoj. Nun tio estas la ĉefsidejo de Rusa Akademio de sciencoj, en la mezo de tiu konstruaĵaro funkcias fontano farita laŭ projekto de la itala skulptiso Ivan (Giovani) Vitali, kiu estis transmetita ĉi tien de Lubjanskaja placo de Moskvo en 1934.
  3. Bieno de grafo Dmitrij Golicin

Konstruaĵoj de la parko[redakti | redakti fonton]

Krom la bienoj en la parko troviĝas multaj aliaj malpli grandaj konstruaĵoj:

  1. Dometo de grafo Orlov (1976).
  2. Dometo kun rotondo.
  3. Arka ponto kun tri trapasejoj.
  4. Maneĝo.
  5. Tedometo.
  6. Kupolhava paviliono.
  7. Botanika ĝardeno kun 5000 diversaj (ankaŭ tropikaj kaj ekzotikaj) plantoj. (ne plu ekzistas)

La ĝardeno hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Lastatempe la ĝardeno fariĝis la ŝatata loko por adeptoj de Tolkien, kiuj nomas ĝin "Eglador" (poste pro konfliktoj kun polico ili devis translokiĝi al Caricinskij parko). Krome ĉi tie okazas diversaj ŝakaj turniroj (anstataŭ eksa "Ŝaka dometo", estis kontruita pli ampleksa "Ŝaka kiosko"). Okazas turniroj pri tabloteniso. Sur la bordo de Moskva rivero situas funkcianta biblioteko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.