Neso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Guido Reni, Forporto de Dejanira, 1620-21, Muzeo Louvre.
Heraklo kaj Neso de Giambologna, (1599), Florenco.

Neso En greka mitologio, Neso (laŭ PIV ankaŭ Nesso, greke Νέσσος) estis fama centaŭro kiu estis mortigita de Heraklo kaj kies venena sango poste mortigis Heraklon.

Neso estas konata pro lia rolo en la rakonto de la Tuniko de Neso. Li provis forporti Dejaniran, la edzinon de Heraklo, trans la riveron kaj seksperforti ŝin. Heraklo vidis tion de la alia flanko de la rivero, kaj pafis venenitan sagon en la bruston de Neso. Kiel fina malicaĵo, Neso diris al Dejanira, dum li estis mortanta, ke lia sango igas ke Heraklo restu fidela al ŝi ĉiam. Dejanira malsaĝe kredis lin. Poste kiam ŝi malpli fidis sian edzon ŝi ŝmiris la sangon de la centaŭro sur ĉemizo kaj donis ĝin al ŝia edzo. Heraklo iris al kunveno de herooj. Dume Dejanira verŝis iom de la centaŭra sango sur la plankon kaj ĝi komencis fumi. Ŝi konsciis ke ĝi estas veneno kaj provis averti sian edzon, sed jam estis tro malfrue. La ĉemizo komencis bruli la haŭton de Heraklo. Li ne povis forpreni la ĉemizon sen ankaŭ forŝiri la haŭton. Pro la doloro Heraklo lasis sin bruli ĝismorte sur ŝtiparo. Intertempe Dejanira jam sinmortigis. Tiel plenumiĝis la profetaĵo,ke Heraklo mortos per la ago de iu, kiu mem ne plu vivas.