Antila pikumno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nesoctitinae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Antila pikumno
Antila pikumno
Antila pikumno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Nesoctites
Specio: N. micromegas
Nesoctites micromegas
(Sundevall, 1866)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Antila pikumno (Nesoctites micromegas) estas specio de birdo de la familio de Pegedoj, kiu enhavas la pegojn, pikumnojn kaj koltordulojn. Ĝi estas la ununura specio en la genro Nesoctites kaj en la subfamilio de Nesoktinenoj. La specio estas evolue diferenca el la aliaj pikumnoj kaj pro tio ĝi meritas propran subfamilion.[1]

Tiu neotropisa birdo estas endemismo en la kariba insulo de Hispaniolo kaj en Gonave. Fosilia plumo en sukceno atribuita al tiu genro estis trovita en la Dominga Respubliko, montrante, ke la prauloj de tiu ĉi specio estis jam izolitaj en Hispaniolo dum almenaŭ 25 Ma.[2]

La Antila pikumno estas eta pegedo, kvankam ĝi estas duoble granda ol la aliaj pikumnoj, tio estas ĉirkaŭ 13-16 cm longa kaj ĉirkaŭ 30 g peza.[3] La masklo havas flavan kronon kun ruĝa centra punktomakulo. La plumaro en dorso, kolo kaj flugiloj estas olivbruna, kaj la brusto, gorĝo kaj ventro estas blankecaj kun pli malpli vertikalaj strioj de nigraj punktoj. La ino estas simila al masklo, escepte pro tio ke ĝi estas pli granda kaj mankanta la ruĝan punktomakulon en la krono. La plumaro de junuloj estas simila al tiu de plenkreskulo, sed pli senkolora. Malkiel la veraj pegoj (Picinae), tiuj ne tamburas sur arboj por averti pri sia teritorio, anstataŭe alvokas per laŭta kaj rapida fajfo. Tiu alvoko, priskribita kiel "kak-kikikikekakak",[3] estas uzata ankaŭ kiel kontaktilo inter partneroj.

La Antila pikumno okupas nombron de diferencaj habitatoj ene de Hispaniolo, inkludante humidajn kaj sekajn arbarojn de Pinus kaj larĝaj folioj, kaj duon-aridajn arbustejojn.[3] Ili okupas ankaŭ lokojn de manglejoj kaj eventuale fruktoĝardenojn kaj plantejojn. Ili ĉeestas el la marvnivelo al 1800 m, kvankam en pinarbaroj ĝi estas pli komuna sub la 300 m. Ene de tiu habitato ĝi preferas densajn arbustejojn.

Tiu ĉi specio ĝuas grandan teritorion de ĉirkaŭ 75,000 km². La monda populacio ne estas konata, sed la specio ne estas minacata laŭ la IUCN Ruĝa Listo, kvankam ĝi aperas kiel 'nekomuna' en almenaŭ partoj de la teritorio (Stotz et al. 1996).

La Antila pikumno manĝas insektojn, kun formikoj kaj skaraboj formante grandan parton de la dieto.[3] Ili konsumas ankaŭ multe da frukto kompare kun aliaj pikumnoj. Individuoj kaj paroj manĝas rapide tra la branĉaro de sia habitato, ĉefe sur etaj branĉoj, fostetoj kaj tigetoj, kaj malpli komune sur trunkoj. Manĝaĵo estas ĉefe akirita per kolekto, kun iom da milda bekofrapado (sed ne martelado kiel ĉe la veraj pegoj). La reprodukta sezono de la Antila pikumno estas de marto al julio. Ili elfosas kavaĵon en stumpo, arbo, palmo aŭ fendo, kie la ino demetas 2 al 4 ovojn. La paro estas tre teritoria kaj agreseme alvokas kaj paradas antaŭ entruduloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Benz, Brett W.; Robbins, Mark B. & Peterson, A. Townsend (2006): Evolutionary history of woodpeckers and allies (Aves: Picidae): Placing key taxa on the phylogenetic tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 389–399.
  2. Grimaldi, David A. & Case, Gerard Ramon (1995): A feather in amber from the Upper Cretaceous of New Jersey". American Museum Novitates 3126: 1-6.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Winkler H & D. Christied (2002) "Family Picidae (Woodpeckers)" in el Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (2002). Handbook of the Birds of the World. Volume 7: Jacamars to Woodpeckers. Lynx Edicions. Pg. 436 ISBN 8487334377