Nesopsaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nesopsaro
Nesopsaro
Nesopsaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Nesopsar
Specio: 'N. nigerrimus'
Nesopsar nigerrimus
(P.L. Sclater, 1859)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La NesopsaroJamajka nesopsaro (Nesopsar nigerrimus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj. Ĝi estas la ununura specio (monotipa) de la genro Nesopsar. Tiu specio estis foje enmetita en la genron Agelaius, sed molekula sistematiko montris, ke ĝi ne estas proksime rilata al iu ajn vivanta membro de la familio.[1]

Tiu specio estas endemia de Jamajko, kie ĝi estas limigita al Cockpit Country, kelkaj centraj areoj kaj la Bluaj kaj la Montoj John Crow.

La Nesopsaro estas malgranda ikteredo kun tuta nigra plumaro.[2] La tutnigreco estas tialo de la latina scienca nomo de la specio nome nigerrimus kio signifas pli malpli "plejpleja nigra". Ĝi havas mallongan voston kiu estas ofte eluzita (vidu sube). Ĝi estas strikte arborema kaj havas spirecan alvokon. Paroj okupas grandajn teritoriojn en vario de humidaj montararbaraj tipoj, inklude nanajn arbarojn kaj nebulajn arbarojn, kiuj havas multon de epifitoj kaj musko en arboj.

Pro foresto de specialigitaj arboplugantoj kiaj Dendrokolaptedoj, Furnariedoj kaj pegoj,[3] kiuj loĝas en similaj arbaroj en la kontinento, la Nesopsaro evoluis por plenigi tiun ekologian niĉon.[4]

Majoritato de la manĝo prenata de tiu specio troviĝas en arbotrunkoj kaj ties plej internaj branĉoj, kie ili manĝas animalajn predojn, ĉefe insektojn, kiujn ili trovas en arboŝelo aŭ en Bromeliaceae. Tiu specio havas pli mallongajn krurojn kaj pli longajn ungojn ol la tipaj ikteredoj, kaj uzas sian voston por subteni sin dum grimpado de arbotrunkoj, kaj ambaŭ estas adaptoj al ties niĉo, kaj havas pli longan bekon kaj pli fortan muskolon en makzelo ol aliaj ikteredoj, uzatan por plukado, etendado kaj martelado. Ĝi uzas diferencan niĉon disde alia (duon-)endemia ikteredo, nome la Jamajka iktero, kiu manĝas ĉefe en eksteraj branĉoj de la arboj.

La ĉefa minaco por la Nesopsaro estas habitatoperdo.[2] Estas nombraj minacoj al jamajkaj arbaroj, kiaj minado de baŭksito, bruligado de karbo, forstado, farmado kaj disvolvigo. Tiu specio estas partikulare vundebla ĉar ĝi dependas de grandaj arboj kiuj subtenas multon da epifitoj. Pro tiaj minacoj ĝi estas listita kiel endanĝerita fare de la IUCN. Ĝi estas protektata de la Nacia Parko de Montoj Bluaj kaj John Crow, kaj oni faris klopodojn por pligrandigi la minadon de baŭksito en Cockpit Country.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Johnson, Kevin & and Scott M. Lanyon (1999) "Molecular Systematics of the Grackles and Allies, and the Effect of Additional Sequence (Cyt B and ND2)." Auk 116 (3): 759-768
  2. 2,0 2,1 BirdLife International (2008) Species factsheet: Nesopsar nigerrimus. Konsultita la 2an de julio 2008
  3. Jamajko ja havas specion de pego, sed ĝi estas ĝeneralanto kiu tipe manĝas for de arbotrunkoj.
  4. Cruz, Alexander (1978) "Adaptive evolution in the Jamaican Blackbird Nesopsar nigerrimus." Ornis Scandinavia 9: 130-137. From abstract: "Nesopsar's feeding habit probably evolved on the island in the absence of species of Dendrocolaptidae and Furnariidae specialized for arboreal rummaging. Compared with other icterids, Nesopsar has shorter legs and more curved claws, which are advantageous in arboreal (trunk) foraging."