Gadmen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nessental)
Gadmen
Blazono de Gadmen
Blazono de Gadmen
Blazono de Gadmen
La valo de Gadmen
La valo de Gadmen
La valo de Gadmen
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Oberhasli
Koordinatoj  46° 44′ 20″ N 8° 21′ 7″ O / 46.73889 °N, 8.35194 °O / 46.73889; 8.35194 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 20″ N 8° 21′ 7″ O / 46.73889 °N, 8.35194 °O / 46.73889; 8.35194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 232
Areo 116,49 km²
Alteco 1205 m super marnivelo
Poŝtkodo 3863
Komunumkodo 0781
Mapo de Gadmen
Mapo de Gadmen
Mapo de Gadmen
vdr


Gadmen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Oberhasli kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 232 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gadmen situas en la Berna Oberlando en la valdo, kiu komenciĝas oriente sur la kulmino de Sustenpasejo. Sur la teritorio de la komunumo situas la tri glaĉeroj Stein-Glaĉero, Trift-Glaĉero kaj Wenden-Glaĉero. Sube de Stein-Glaĉero troviĝas glaĉera lago, kiun postlasis la retiriĝinta glaĉero. La plej konata monto sur la teritorio de komunumo estas kun alteco de 3238 s.m. la monto Titlis. La komunumo konsistas el la frakcioj Nessental kun la setlejoj Schwendi, Firschlachten kaj Milistalden unuflanke, kaj Gadmen kun la setlejoj Furen, Obermad kaj Steingletscher aliflanke. Krome al la komunumo apartenas diversaj alpopaŝtejoj kaj izolitaj bieno. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 116,49 km², de kiuj 16,7% estas kovritaj de arbaro, 8,3% servas por agrikulturo kaj 0,6% por setlado. La tuta resto, preskaŭ tri kvaronoj de la teritorio, estas altmontara dezerto, kiu grandparte estas kovrita de firnoj kaj glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gadmen limas en nordnordoriento al Engelberg (OW), en nordoriento al Wassen (UR), en oriento al Göschenen (UR), en sudo al Obergoms (VS), en sudokcidento al Guttannen, kaj en okcidento al Innertkirchen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 11 de Innertkirchen trans Sustenpasejo al Wassen. Per poŝtaŭtolinio al Meiringen la komunumo estas konektita kun la publika transportreto. Dum la someraj monatoj de la 16-a de junio ĝis la 7-a de oktobro cirkulas la poŝtaŭto trans Sustenpasejo al Wassen kaj Andermatt en Kantono Urio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gadmen datiĝas el jaro 1382 im Gadmen. Gadmen apartenis dum mezepoko al la imperia Voktejo Hasli, kun kiu ĝi en la jaro 1334 fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]