Wolfwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nessihüser)
Wolfwil
Blazono de Wolfwil
Preĝejo kaj tombejo de Wolfwil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gäu
Koordinatoj  47° 16′ 10″ N 7° 47′ 35″ O / 47.26944 °N, 7.79306 °O / 47.26944; 7.79306 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 10″ N 7° 47′ 35″ O / 47.26944 °N, 7.79306 °O / 47.26944; 7.79306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2010
Areo 6,86 km²
Alteco 427 m super marnivelo
Poŝtkodo 4628
Komunumkodo 2408
Mapo de Wolfwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Wolfwil estas komunumo en la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2010 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wolfwil situas ĉe la norda bordo de Aro sur la ebenaĵo sude de la Soloturna Ĵuraso. La komunumo konsistas el la vilaĝo Wolfwil kaj la partoj Höchi, Hintre Gass, Vordere Gass, Nessihüser, Far, kaj Waldegg.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wolfwil limas en nordo al Neuendorf, en nordoriento al Fulenbach, en oriento al Murgenthal (AG), en sudo aliflanke de la rivero Aro al Wynau (BE), en sudokcidento al Schwarzhäusern (BE), en okcidento al Kestenholz, kaj en nordokcidento al Niederbuchsiten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wolfwil situas ĉe la kantona vojo n-ro 268 de Murgenthal al Oensingen. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinioj al Olten kaj al Oensingen. Inter Wynau kaj Wolfwil ekzistas pramo trans Aro. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1, troviĝas okcidente en Oensingen kaj oriente en Härkingen ambaŭ en distanco de proksimume 10 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Wolfwil datiĝas el la jaro 1266 kiel Wolfwiler. Wolfwiler kaj verŝajne ankaŭ Far kun la pramo estis partoj de la Senjorujo de la paruloj de la Senjoroj de Bechburg kaj de Falkenstein. Soloturno akiris Wolfwil kun muelejo kaj pramo en la jaro 1402 kune kun la Senjorujo Falkenstein. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]