Nestohelpanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 14:36, 4 apr. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Nestohelpanto estas termino uzata en kondutekologio kaj evolua biologio por priskribi socian strukturon kie junuloj kaj maturaj adoleskoj de ĉu unu aŭ ambaŭ seksoj, restas en asocio kun siaj gepatroj kaj helpas ilin zorgi pri sekvaj idaroj, anstataŭ disiĝi kaj ekreproduktiĝi. Tiu fenomeno estis unuafoje studata ĉe birdoj kie ĝi okazas plej ofte, sed ĝi estas ankaŭ konata ĉe animaloj el multaj diversaj grupoj inklude mamulojn kaj insektojn. Ĝi estas simpla formo de kooperativa reproduktado.

Ĝi okazas ĉe malpli da 5 % el birdospecioj tutmonde, sed ĝi estas plej komuna en Aŭstralio. Birdospecioj kie tiu kutimo troviĝas estas la Verdkrura galinolo, la Glanpego, kaj la Apostolbirdo. La Sukerfalangero kaj homoj estas ekzemploj de mamuloj kiuj montras tiun kutimon. Ĝi videblas ankaŭ en nombraj specioj de abeloj kiaj Ĉarpentabeloj (notu ke tio distingas el la kutimo de la eŭropa mielabelo, kie la "laboristoj" estas sterilaj kaj nekapablaj reproduktiĝi).