Nestoloĝanta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Idoj de Dompasero.

Nestoloĝantaj animaloj estas tiuj kiuj restas ĉe nesto aŭ naskoloko dum longe post nasko, pro sia dependo de patroj por manĝo, movo, protekto kaj lernado de survivaj kapabloj. Ĝi estas malo de nidifuga kiam la animalo kapablas elnestiĝi tre rapide.

Eblus ankaŭ la teknika termino Nidikola simila al multaj terminoj de nacilingvoj devenaj el latinaj vortoj nidus por "nesto" kaj cola por "loĝanto", sed la kolizio de tiu lasta radiko kun kolo eblas konfuzon kaj malkonsilas ties uzadon.

La grando majoritato de nestoloĝantaj animaloj estas malfrumaturaj, tio estas naskiĝintaj senhelpaj, blindaj, senplumaj ktp, simple malkapablaj elturniĝi. Ekzemploj estas plej parto de mamuloj, marsupiuloj kaj multaj specioj de birdoj. Tamen la konceptoj de malfrumatura kaj nestoloĝanta ne estas identaj. Ĉiuj malfrumaturaj animaloj estas nestoloĝantaj necese, tamen, animalo povas esti nestoloĝanta, t.e. restanta ĉe nesto, eĉ se ili estas frumatura kaj tute kapabla elnestiĝi se necese.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Starck, J.. (1998) Avian Growth and Development. Oxford Oxfordshire: Oxford University Press. ISBN 0-19-510608-3.