Nestoskatolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipaj nestoskatoloj en UR

Nestoskatolo aŭ nestokesto estas homfarata skatolo havigita al animaloj por nestumi ene. Nestoskatoloj estas plej ofte uzataj por kaj naturaj kaj alhejmaj birdoj, en kiu kazo ili nomiĝas ankaŭ birdodomoj, sed ankaŭ kelkaj mamulaj specioj povas uzi ilin.

Modifoj[redakti | redakti fonton]

Nestoskatolo estas kutime farataj el ligno, sed por birdoj lastatempe estas farataj el miksaĵo de ligno kaj betono, nomita lignobetonolignocemento. Oni uzas ankaŭ nestoskatolojn el metalo, sed tiu estas ĝenerale netaŭgaj por eksterdoma uzado, ĉar povas trovarmiĝi facile pro sunfrapado.

Por ebligi nestadon por birdoj, kies piedoj ne estas alkroĉigemaj oni povas fiksi antaŭ la eniro "teraseton".

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Tipaj loĝantoj estas malgrandaj birdoj kiel sturnoj. Por tio oni nomigas ofte nestoskatolojn sturnujoj.

Danĝeroj por birdoj[redakti | redakti fonton]

Oni devas fiksi nestoskatolojn en lokoj ne atingeblaj por katoj kaj aliaj rabobestoj (putoroj, musteloj ktp.) kaj roduloj (ratoj). Rememoru, ke kelkaj rabobestoj grimpas pli lerte ol katoj.

La pegoj povas detrui nestoskatolojn el ligno por kapti birdidojn dum somero aŭ loĝi dum vintro. Por defendi la loĝantojn de pegoj oni povas fiksi ronde eniro metalajn ringojn (ekzemple el skatoloj de konservaĵo k.s.). Estas efektivaj surmetoj de ligno kun horizontalaj fibroj, kun truo por eniro. La pegoj ne povas detrui lignon kun horizontalaj fibroj. Tiaj surmetoj havas ankaŭ alian avantaĝon: ili faras la eniron pli longa kaj tial la katoj ofte ne povas atingi birdojn.

Ekologia kaj ekonomia rolo[redakti | redakti fonton]

La birdoj ekstermas amason de noculoj - insektojn, raŭpojn, larvojn. Eĉ paseroj, kiuj nutriĝas precipe per semoj, nutras idojn per raŭpoj (precipe verdaj raŭpoj). Tial nestoskatoloj, kiuj alhelpas ĉeeston de birdoj, apartenas al plej malmultekostaj rimedoj kontraŭ noculoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]