Nesufiĉaj informoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nesufiĉa informo)

Nesufiĉaj informoj (NI) aŭ nesufiĉaj datumoj (ND) aŭ DD (laŭ angla mallongigo) estas kategorio, per kiu la internacia organizaĵo IUCN, aliaj agentejoj kaj individuoj karakterizas speciojn, kiam la disponebla informaro ne estas sufiĉa por taŭga kategoriigo kaj determino de konservostatuso. Tio ne necese indikas, ke tiu specio ne estis etende studita; sed ĝi ja indikas, ke disponeblas el malmulta aŭ neniu informo pri la abundo kaj distribuado de la specio. La IUCN rekomendas zorgon por eviti klasadon de specio kiel NI kiam neesto de informo povas fakte indiki danĝeran malaltan kvanton; nur se la teritorio de taksono estas supozeble relative limigita aŭ se jam pasis konsiderinda tempo ekde kiam oni faris la lastan redistron de la taksono, oni povas konsideri tiun statuson"[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The Categories," in IUCN (1994).