Netorismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Netorismo (ne-tor-ism-o) estas la firma kredo ke la vikinga dio Toro ne ekzistas. Ĝi estas religio moka, inventita por emfazi la fakton ke ateismo ne estas formo de religia kredo sed nure sanmensa neado pri nekredeblaĵoj.

Eksplikaĵo[redakti | redakti fonton]

Komuna defio kontraŭ ateismo estas la aserto ke ateismo mem estas formo de "kredo" nepruvebla.

"Neniu povas pruvi ke Dio ne ekzistas, do ateisto praktikas kredon ĉar li asertas ke Dio ne ekzistas."

Anstataŭigi la vorton "Dio" per "Toro" (aŭ "Patro Kristnasko") montras ke la aserto falsas. La ŝarĝo de pruvo estas je la kredanto kies asertoj (mirakloj, supernaturaj estaĵoj, parolantaj azenoj, flugantaj ĉevaloj, ktp.) kontraŭas objektiva realeco, ne je la ne-kredanto kiu pensas ke tiaj aferoj estus malprobablaj.

Netorismo estas provo por ilustri per absurdeco ke ne diferencas malkredado de iu religio. Preskaŭ ĉiu estas memfidanta "netoristo", sed ĉu si povas pruvi ke Toro ne ekzistas?

Origino[redakti | redakti fonton]

Netorismo originis de ekzemploj samefektaj el la prelegoj kaj verkaĵoj de Richard Dawkins.