Neubrandenburg
| Neubrandenburg | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | ||||
| Distrikto | Meklenburga Lagaro | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 53°33′N 13°16′O / 53.55°N, 13.267°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 20 m | ||||
| Areo | 85,65 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 0395 | ||||
| Poŝtkodo | 17033, 17034, 17036 | ||||
| Aŭtomobila kodo | NB | ||||
| Oficiala kodo | 13 0 02 000 | ||||
| Subdivido | 10 urbopartoj (Stadtteile) | ||||
| Komunumestro | Dr. Paul Krüger | ||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||
| Partio de komunumestro | CDU | ||||
| Adreso de la administrejo | Friedrich-Engels-Ring 53 17033 Neubrandenburg |
||||
| Komunuma retejo | www.neubrandenburg.de/ | ||||
Neubrandenburg estas urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝis la 4-a de septembro 2011 la urbo estis administre sendependa eksterdistrikta urbo, de tiam ĝi estas la administra centro de novkreita distrikto Meklenburga Lagaro. Fine de decembro 2009 la komunumo havis 65137 loĝantojn.
Enhavo |
Vidindaĵoj [redakti]
Neubrandenburg havas multajn historiajn vidindaĵojn, kiel ekz. kvar pordegojn kaj la remparon.
Pordegoj [redakti]
Unu el ili estas la Stargarda pordego (germane Stargarder Tor), nomata laŭ la urbo Burg Stargard al kiu ĝi direktas.
Alia pordego estas la Treptova pordego (germane Treptower Tor).
Kirkoj [redakti]
Jen la Maria kirko (germane Marienkirche).
Remparo [redakti]
Neubrandenburg havas tre bone konservitan remparon ĉirkaŭ sia malnova urbokvartalo. Ĉe tiu remparo troviĝas kelkaj dometoj (germane Wiekhaus, plurale Wiekhäuser), kiuj grandparte eĉ estas uzataj por diversaj aferoj.
Politiko [redakti]
Ekde la lasta baloto en 2004 ekde 2005 estas la mandatoj laŭ la apuda bildo.
Artistoj [redakti]
La germana pentristo Caspar David Friedrich pentris belan motivon, nome la urbon "Neubrandenburg en matena nebulo" (germana titolo estas do: Neubrandenburg im Morgennebel).
Esperanto-movado [redakti]
Ekde la 1960-aj jaroj estas diversaj Esperanto-aktivaĵoj, parte kune kun la partneroj el la pola urbo Koŝalino.
En la urba regiono aktivas la Esperanto-Societo Neubrandenburg. Kelkaj membroj aranĝas ekde pli ol 10 jaroj (stato 2007) ĉiumonate germanlingvajn elsendojn pri Esperanto sub la nomo Ondo Esperanto (germane Esperanto-Welle).
Dum la someraj ferioj kelkaj societanoj subtenas proksimregionan ferian aranĝon, nome SEFT (Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro), kiu jam okazas ekde 30 jaroj sur la sama tendejo ĉe la landlimo de Meklenburgio-Antaŭpomerio kaj Brandenburgio apud la vilaĝo Thomsdorf.
La loka Esperanto-societo krome interalie en 2004 respondecis pri organiziĝo de la Germana Esperanto-Kongreso en Neubrandenburg.
Alia urbo kun bonaj kontaktoj pere de Esperanto estas pola urbo en Pomerio Malborko. Esperantistoj de Novbrandenburgo kunlabore kun la urbaj instancoj de ambaŭ urboj donacis la Esperanto-memorŝtonon "NEUBRANDENBURG - Arbo de Interkompreniĝo" kun arbo frakseno al la esperantista "Parko de la Mondo" en Malborko kaj inaŭguris ĝin E-delegacio kun la Urbestrino Dolores Brunzendorf kaj flanke de Malborko la esperantistino d-rino Danuta Stanek-Gutowska, la Vicurbestrino de Malborko. Reciproke en la jaro 2003 E-delegacio de Malborko plantis E-arbon en nia urbo.
Fontoj [redakti]
- Werner Pfennig, Eckardt Raabe, Thomas Raabe: 20 jaroj SEFT, 1998
- Werner Pfennig, Eckardt Raabe: Kroniko 25 jaroj SEFT, 1978-2002