Neue Mitte Oberhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neue Mitte Oberhausen, panoramo (2004). En la malfono maldekstre: libertempa parko CentrO PARK, bildcentro: aĉetumejo CentrO, fono maldekstre: kinarejo, malantaŭe teatrejo (verda tegmento), centra fono: la intertempe malkonstruita elektro-ŝtalfandejo

Neue Mitte Oberhausen [eo: Nova Centro Oberhausen] estas iama industri-tereno, nuntempe uzata kiel libertempejo, aĉetumejo same kiel starejo por sportaj kaj kulturaj eventoj.

Neue Mitte Oberhausen baziĝas sur urbevoluiga koncepto de la fruaj 1990-aj jaroj. Laŭ ĉi tiu koncepto Neue Mitte Oberhausen anstataŭu la konstruaĵojn de la ŝtalfandejo Gutehoffnungshütte, la malnovan uzin-industrian kernon de la urbo, per nova urbocentro. Tio venku daŭre la malnovan ekonomian unustrukturon kaj ligu la kreskintajn urbajn kaj urbopartajn centrojn unu kun la aliaj. Krome Neue Mitte Oberhausen donu al la urbo novan ekonomian direkton kiel aĉetuma, libertempuma kaj turisma celo same kiel daŭra starloko de eta kaj mezgranda industrio.

Neue Mitte Oberhausen validas per sia koro CentrO kiel unu el la plej sukcesaj projektoj de la strukturŝanĝo en la Ruhr-regiono. La allogaĵoj de Neue Mitte Oberhausen estas unu el la plej ŝatataj turismaj celoj en la Ruhr-regiono.

En la Ruhr-regiono ekestis akraj kritikoj, kiuj nomis Neue Mitte domaĝa por la malgrandaj vendejoj kaj centroj en Oberhausen kaj en la najbarurboj. En la jaro 2005 la Supra Administro-Juĝejo je Monastero devis revizii kadre de normkontrolaj plendoj deflanke de kelkaj najbarurboj kaj de la Distriktaro distriktego Duseldorfo, ĉu la planado estas senrespekta. La juĝejo neis tion kaj forrifuzis la plendojn.

Fakte tamen multaj vendejoj kaj grandmagazenoj en la malnova centro de Oberhausen nuntempe estis fermitaj, tiel ke la urbocentro komencas dezertiĝi.

Eroj de Neue Mitte Oberhausen[redakti | redakti fonton]

Mai 2009: Rigardo ekde nordoriento, maldekstre la aĉetumejo, supre la Areno, dekstre la parko, marbesta akvariego ĉe la jaĥt-haveno

Neue Mitte estas dividebla en plurajn partojn:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]