Neufchâteau (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Neufchâteau
Neufchâteau
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Vogezoj (Vosges)
Arondismento Neufchâteau
Kantono Neufchâteau
Historie en Loreno
INSEE kodo 88321 [+]
Poŝtkodo 88300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 580  (2021) [+]
Loĝdenso 276 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 21′ N, 5° 42′ O (mapo)48.3555555555565.6961111111111Koordinatoj: 48° 21′ N, 5° 42′ O (mapo) [+]
Alto 289 m [+]
Areo 23,81 km² (2 381 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Neufchâteau (Vosges)
Neufchâteau (Vosges)
DEC
Neufchâteau
Neufchâteau
Situo de Neufchâteau
Neufchâteau (Francio)
Neufchâteau (Francio)
DEC
Neufchâteau
Neufchâteau
Situo de Neufchâteau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neufchâteau (Vosges) [+]
vdr

Neufchâteau estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Vosges (Vogezoj), en la administra regiono Grand Est ("Granda Oriento") kaj en la historia kultura regiono Loreno. Fine de 2021 en la komunumo vivis 6 580 loĝantoj sur areo de 23,81 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 276 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas la administra centro de la arondismento Neufchâteau kaj ankaŭ estas la centro de la kantono Neufchâteau. Do la urbo estas kun Saint-Dié-des-Vosges la subprefektejoj de sia departemento. La teritorio havas komunan limon kun Coussey, Bazoilles-sur-Meuse, Circourt-sur-Mouzon, Frebécourt, Fréville, Mont-lès-Neufchâteau, Rebeuville, Rollainville kaj Soulosse-sous-Saint-Élophe.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Neufchâteau lokiĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Mozo kaj Mouzon. La urbo superas la apudan ebenaĵon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la romana epoko ĝi estis grava loko komerca. Ĝi situis ĉe romana vojo inter Liono kaj Treviro. En 1094 oni povas trovi la nomon de Novum castrum.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Loĝantevoluo
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2007 2020
7 328 7 971 8 741 8 343 7 803 7 533 7 395 6 644

Instruado[redakti | redakti fonton]

  • lernejaj aroj (liceo kaj gimnazio)
    • Petro kaj Maria Curie
    • Johana de Arko
  • profesiaj liceoj
  • elementaj lernejoj
    • Jean Jaurès
    • Louis Pergaud
    • Jean Rostand
  • antaŭlernejoj por infanetoj
    • Louise Michel
    • Louis Pasteur
    • Johana de Ako
  • altlernejo por flegistoj

Kulturo[redakti | redakti fonton]

  • kultura centro "le Trait d'Union" François Mitterrand
  • urba biblioteko Petro Marrot
  • lernejo de muziko
  • kino "le Scala"

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 10 voĉdonon en 2004, kaj 4 voĉdonojn (0,21% de voĉoj) en 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj