Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo
| Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo | |
|---|---|
|
Rejn-Akvofalo kun rigardo al Neuhausen
Rejn-Akvofalo ĉe Neuhausen
|
|
| Kantono | Ŝafhaŭzo |
| Distrikto | Ne estas distriktoj en Ŝafhaŭzo |
| Koordinatoj | 47°41′0″N 8°37′0″O / 47.68333°N, 8.61667°OKoordinatoj: 47°41′0″N 8°37′0″O / 47.68333°N, 8.61667°O |
| Nombro de enloĝantoj | 9778 |
| Areo | 7,98 km² |
| Alteco | 410 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8212 |
| Komunumkodo | 2937 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
'Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo (germane: Neuhausen am Rheinfall, alemane: Noihuuse am Ryfall, ĝis 1938 oficiale nur Neuhausen estas) politika komunumo de la svisa Kantono Ŝafhaŭzo. La komunumo havis 9778 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Geografio [redakti]
La komunumo situas ĉe la norda flanko de la riverjo Rejno ĉe la Rejn-Akvofalo, kiu allogas ĉiu-jare amason da turistoj el la tuta mondo.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La najbaraj konumumoj de Neuhausen estas aliflanke de la Rejn-Akvofalo la zurika komunumo Laufen-Uhwiesen en la distrikto Andelfingen, Flurlingen, Feuerthalen, Ŝafhaŭzo, Beringen, Guntmadingen kaj Jestetten en Germanio.
Trafiko [redakti]
Neuhausen disponas pri du stacidomoj. Unu el ili estas funkciigita de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, la alia de la Germanaj Federaciaj Fervojoj.
Ekonomio [redakti]
En Neuhausen troviĝas tradiciaj industri-entreprenoj. Konataj estas la ludokartofabriko AGM AGMüller, la vundbandaĝtukfabriko Fabrik IVF Hartmann AG, kaj la Schweizerische Industrie-Gesellschaft (SIG) (Svisa Industri-Societo), kaj la iama filio de Alusuisse kiu hodiaŭ apartenas al la Alcan-Grupo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo
|
||||||