Neuheim ZG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neuheim
Blazono de Neuheim
Ligna ponto Babenwaag inter Neuheim kaj Sihlbrugg
komunumo en Svislando
Kantono Zugo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Zugo.
Koordinatoj  47° 12′ 25″ N 8° 34′ 40″ O / 47.20694 °N, 8.57778 °O / 47.20694; 8.57778 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 25″ N 8° 34′ 40″ O / 47.20694 °N, 8.57778 °O / 47.20694; 8.57778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1940
Areo 7,90 km²
Alteco 666 m super marnivelo
Poŝtkodo 6345
Komunumkodo 1705
Mapo de Neuheim
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Neuheim estas komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 1940 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Neuheim situas en la nordo de Kantono Zugo, sude de Menzingen inter la riveroj Sihl kaj Lorze. Parto de la municipo Sihlbrugg apartenas al Neuheim.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en oriento al la komunumo Hirzel en Kantono Zuriko, kiun limon formas laŭ sia tuta longeco la rivero Sihl. En tiu riverparto troviĝas ankaŭ la kataraktoj Sihlsprung. En sudo la komunumo limas al Menzingen kaj en oriento al Baar, ambaŭ en la Kantono Zugo, kaj en nordo al la komunumo Hausen ĉe Albis en Kantono Zuriko.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Neuheim atingeblas de Baar per la buslinio 31 de Zugerland Verkehrsbetriebe. La komunumo estas ligita per ĉefstrato kun Sihlbrugg, kies granda trafikcirklo troviĝas sur la tereno de la komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie Neuheim dum jarcentoj estis parto de la komunumo Menzingen. Okaze de la Apartfederacimilito la preĝeja komunumo Neuheim kaptis la okazon por postuli ankaŭ politikan sendependecon, la 16-an de januaro 1848 la kantona parlamento de Zugo akceptis Neuheim kiel 11-an politikan komunumon de la kantono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]