Neum
El Vikipedio
Neum (cirile: Неум) estas vilaĝo kaj komunumo en Bosnio-Hercegovino. Ĝi havas ĉ. 4200 loĝantojn kaj estas la nura vilaĝo en Hercegovino kiu situas ĉe la Adriatiko. La koridoro en kiu situas Neum, apartigas la regionon ĉirkaŭ Dubrovnik de la cetera parto de Kroatio. La vojo kiu iras tra Neum kunligas la du partojn de la kroata ŝtato. Oni nun konstruas la Pelješacponton por estonte eviti la trairon de Bosnio-Hercegovino kiam oni vojaĝas de la okcidenta parto de Kroatio al ekzemple Dubrovnik.