Neumarkt an der Raab

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neumarkt an der Raab, slovene Stankovci, hungare Farkasdifalva estas iama vilaĝo, nun parto de Sankt Martin an der Raab en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.

Poppendorf en la mapo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Neumarkt an der Raab situas laŭ dekstra bordo de Rába, laŭ la hungara landlimo. Jennersdorf troviĝas je 2 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1387 laŭ tiama hungara ortografio "Farkasfalua", la germana loknomo aperis en 1698 en formo "Naimork seu Farkafalva". En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la vilaĝon, kiu poste en 1569 rajtis aranĝi tutlandajn bazaradojn po 3 jare kaj ankaŭ bazaradojn ĉiusemanne. En 1605 Stefano Bocskai, en 1646, 1664 kaj en 1683 denove la turkoj, en 1704 Francisko Rákóczi la 2-a bruldetruis la urbeton. En 1787 vivis tie 817 homoj en 120 domoj, en 1828 986 homoj en 113 domoj, en 1857 1216 homoj en 160 domoj. En 1878 granda incendio okazis, tial fajrobrigadejo konstruiĝis en 1901, turo alkonstruiĝis en 1961. En 1910 vivis en Farkasdifalva 1101 homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1921 Farkasdifalva apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). En 1947 kaj 1954 inundoj okazis. Neumarkt an der Raab aliĝis al Sankt Martin an der Raab en 1971. En 2007 vojo 4 km-ojn longa konstruiĝis al Alsószölnök.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]