Neumayer-stacio 3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝtalkonstruaĵo de Neumayer-stacio 3 en la haveno de Bremen

La Neumayer-stacio 3 (nomita laŭ la geofizikisto Georg von Neumayer) estos nova germana polusa esplora stacio sur la Antarkto. Ĝi anstataŭigas la Neumayer-stacion 2.

Post 10-jara planado, la konstruo komenciĝas plej verŝajne en 2009. La stacio estos lokigita kelkajn kilometrojn pli sude de la nun aktiva Neumayer-stacio 2. Oni kalkulas 25-30 jarojn de funkciado.

La stacio -laŭ la planoj - staras sur betonpiedoj, kiuj estas hidraŭle leveblaj kaj per tio oni povas malebligi sinkon de la daŭre kreskanta neĝo.

La stacio havos 120 m² sciencan laborejon, dividita je 12 ĉambretoj, duoble grandaj ol la antaŭaj. Ĝi havos dormejon por 40 personoj en 15 ejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Priskribo de la stacio (en germana lingvo)