Neunforn
| Neunforn | |
|---|---|
| Kantono | Turgovio |
| Distrikto | Frauenfeld |
| Koordinatoj | 47°36′0″N 8°47′0″O / 47.6°N, 8.78333°OKoordinatoj: 47°36′0″N 8°47′0″O / 47.6°N, 8.78333°O |
| Nombro de enloĝantoj | 977 |
| Areo | 11,38 km² |
| Alteco | 460 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8525 |
| Komunumkodo | 4601 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Neunforn estas komunumo en la distrikto Frauenfeld de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 933 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 977 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio [redakti]
Neunforn situas ĉe la suda bordo de la rivero Turo okcidente de la Zurika Vinlando. La komunumo konsistas el la municipoj Niederneunforn, Oberneunforn, Wilen ĉe Neunforn kaj Fahrhof.
Najbaraj komunumoj [redakti]
Neunforn limas en nordokcidento al Hüttwilen, en okcidento al Uesslingen-Buch, en sudo al Altikon (Kantono Zuriko), en sudoriento al Thalheim ĉe Turo (Kantono Zuriko), en oriento al Ossingen (Kantono Zuriko), en nordoriento al Waltalingen (Kantono Zuriko) kaj en nordo al Oberstammheim (Kantono Zuriko).
Trafiko [redakti]
Neunforn atingeblas per poŝtaŭto ek de Ossingen, Stammheim kaj Frauenfeld.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Neunforn datiĝas el la jaro 962 kiel Niuvora.
La hodiaŭa politika komunumo Neunforn estis kreita en la jaro 1996 kadre de la komunuma reformo de Turgovio per kunigo de la lokkomunumoj Niederneunforn, Oberneunforn kaj Wilen ĉe Neunforn.
Eksteraj Ligiloj [redakti]
|
||||||