Neuss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Neuss
Blazono
Neuss (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Neuss in NE.svg
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Rhein-Kreis Neuss
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°11′N 6°41′O  /  51.183°N, 6.683°O / 51.183; 6.683 (Neuss)
Alto super la marnivelo 40 m
Areo 99,53 km²
Loĝantaro 152252 (stato 2013-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 02131, 02137, 02182
Poŝtkodo 41460–41472
Aŭtomobila kodo NE
Oficiala kodo 05162024
Komunumestro Herbert Napp
Partio de komunumestro CDU
Komunuma retejo www.neuss.de
v  d  r
Information icon.svg

Neuss (literumo ĝis la jaro 1968: Neuß) estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Rhein-Kreis Neuss de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas la administra centro de la distrikto. Ĝi estas konata pri sia romia pasinto, rejna haveno kaj la protekta festo. La nombro de loĝantoj en 1963 trapasis la limon de 100 000 urbanoj. Fine de decembro 2013 la urba komunumo havis 152 252 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Neuss estas unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Ĝia origino kaj la nomo reiras al la romia legia tendaro Novaesium (Castra Novaesia), kiu fondiĝis ĉ. la jaroj 16 ĝis 12 antaŭ nia erao. Oni elfosis tie ripozejon por ĉaroj en 2005.

En 1050 oni transportis la relikvaĵojn de sankta Quirinus de Romo al Neuss. En 1190, Neuss ricvis urborajtojn, ĉ. en 1200 oni konstruis garndan urbomuron kun 5 pordegoj. En 1209 oni ekis la konstruon de Quirinus-katedralo. En la 15-a jarcento, la urbo ricevis moneran privilegion, la rajton pri sigelado kun ruĝa vakso, la rajton de Hansa urbo kaj novan blazonon. Tiuj alportis al la urbo bonstaton, kion la urbo en 1586 perdis post malvenko kaj incendio.

Jaro Loĝantara nombro
1771 3.555
1798 4.423
1810 6.400
1831 7.888
1871 13.996
1875 15.564
1-a de decembro 1890 ¹ 22.635
1-a de decembro 1900 ¹ 28.484
1-a de decembro 1910 ¹ 30.440
8-a de oktobro 1919 ¹ 39.819
16-a de junio 1925 ¹ 44.890
Jaro Loĝantara nombro
1933 ¹ 55.771
1939 ¹ 59.654
1950 ¹ 63.478
1961 ¹ 92.916
1970 116.000
1975 148.000
1980 149.300
1985 143.600
1989 143.976
1997 149.200
2003 152.729

¹ popolnombra rezulto

Quirinus-katedralo
Neuss Ölgangsinsel

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Quirinus-katedralo el la 13-a jarcento,
  • Supra Pordego, grandega, en ĉ. 1200 konstruita suda urba pordego
  • Malnova gardoturo de la romia tendaro Novaesia ĉe Reckberg en Grimlinghausen
  • Norda kanalo el la tempo de Napoleono
  • Sangoturo (Blutturm) el la 13-a jc, lasta ronda turo de la historia urbomuro.
  • al "Schwatte Päd" (ripuare: "nigra ĉevalo")– plej malnova gastejo en Niederrhein el 1604
  • la "alte Kaffeehaus" ("malnova kafejo"), la plej malnova domo de Neuss [1571] (Michaelstrasse)

Aranĝaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Protekta festo, en la lasta semajnfino de aŭgusto.


Naskiĝintoj en la urbo[redakti | redakti fonton]

  • Abatino Gepa (1050 transportis relikvaĵon de sankta Quirinus al Neuss)
  • Hildegunde de Neuss (Schönau), (1171-1188 Schönau)
  • la 7-an de decembro 1810 Theodor Schwann, fiziologo. Laŭ li oni nomis la ŝvan-ĉelojn kaj ŝvan-glavingojn ĉe la nervaj ĉeloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]