Neuzina
Neuzina, serbe Неузина, germane Nusin, hungare Nezsény [neĵEnj] estas unuigita vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Seĉanj.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 73 km²
- Koordinatoj: 45°20′23″N 20°42'26″E
- Alto super marnivelo: 47 m
- Loĝantaro: 1370
- Poŝtkodo: 23245
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: ZR
Situo[redakti | redakti fonton]
Neuzina situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra bordo de Timiş.
Historio[redakti | redakti fonton]
Longe estis 2 najbaraj vilaĝoj (Granda kaj Malgranda Nezsény (germane Serbisch kaj Kroatisch Neusin)). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Neuzina 1371 homoj, (680 serboj (50 %), 488 hungaroj (36 %), 95 ciganoj, 13 kroatoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Neĝa) de 1895
- grekokatolika serba preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao de 1811