Neve’ shalom/Wahat as-Salam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vilaĝo Neve’ shalom/Wahat as-Salam.

Neve’ shalom/Wahat as-Salam (aŭ, arabe واحة السلام kaj jude נְוֵה שָׁלוֹם, Oazo de paco) estas vilaĝo kune volontule kreita de judoj kaj araboj de Israelo, ĉiuj civitanoj de Israelo. La membroj de la vilaĝo estas engaĝitaj en la edukado por la paco, egalrajteco kaj reciproka akceptiĝo de la du popoloj.

Ĝi situas sur monteto ĉeborde de la valo Ayalon, samdiste (30 km) el Jerusalemo kaj Tel-Avivo-Jafo kaj hodiaŭ (2012) gstigas 60 familiojn.

La organizo de la vilaĝo enradikiĝas en dunacia eduka sistemo por infanoj, funkciigas lokon de renkonto inter la du popoloj nome la komuna “Lernejo por la Paco”, plurisman porspiritan centron “Doumia Sakinah”, kaj hotelon.

NSWAS – mallonge dirita – akceptas, kvankam etnombre, kunlaboranrtojn el diversaj lokoj.

Origino de Neve’ shalom/Wahat as-Salam[redakti | redakti fonton]

Ĝia iniciatintoj estis katolika pastro, juddevena, filo de judoj ne-praktikabtaj, egipta laŭnaske, nome Bruno Hussar (1911-1996), kaj Anne Le Meigren, kiuj ĉion kreis en 1974, inspiriĝintaj de Jesaja 32,18: ”Kaj mia popolo loĝos en loĝejo paca (= NEVE’ Shalom) kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj”.

En la vilaĝo estas instruataj, laupete, tri religiojn: hebrea, islama kaj kristana; kaj estas respektataj la respektivaj festoj.

En la vilaĝo elstaras la “kupolo” de la silento”, ideita de Bruno Hussar kiel loko de silenta preĝo. Ankaŭ tiu ideo naskiĝis el biblia sugesto: el la psalmo 62 kiu knatas “la silento estas laŭdo al Dio”.

Informaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Vent’anni di Attività [1]
  • INI-VERSUM, n. 09/10, 2012, p. 94 [2] == Eksteraj ligiloj ==
  • [3]Proksimorento – La senbremsuloj por la paco – Spite de ĉio.
  • [4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [5]Proksimorento – La senbremsuloj por la paco – Spite de ĉio.
  • [6]
  • [7]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • Commons [8] Category:Neve Shalom

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]