Neve Campbell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neve Campbell
Campbell in 2009
Campbell in 2009
Persona informo
Naskonomo Neve Adrianne Campbell
Naskiĝo la  3-an de oktobro 1973(nun 1973-10-03) (50‑jara)
en Guelph, Ontario, Kanado
Lingvoj angla
Loĝloko GuelphIslington
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Canada's National Ballet School • John F. Ross Collegiate Vocational Institute • Forest Hill Collegiate Institute • Vaughan Road Academy
Familio
Frat(in)o Christian Campbell
Edz(in)o John Light
Amkunulo JJ Feild
Infanoj 2
Parencoj Christian Campbell (frato)
Okupo
Okupo Aktorino
Aktivaj jaroj 1991–nuntempe
vdr
Neve Campbell en 1997
Neve Campbell, en 2006

Neve Adrianne CAMPBELL [ˈnɛv ˈkæmbəl] (naskiĝinta la 3-an de oktobro 1973 en Guelph, Ontario) estas kanada filma kaj televida aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Campbell naskiĝis kiel filino de skotlanda patro kaj nederlanda patrino. Ŝia antaŭnomo estas la naskiĝa nomo de sia patrino kaj signifas neĝo en la itala kaj portugala lingvoj. Ŝia kariero komenciĝis kiel dancistino, ŝi trejnis sin en la National Ballet School of Canada kaj ludis en la baletoj Nuksrompilo kaj Dornorozeto. Post pluraj vundiĝoj, Campbell ŝanĝis en aĝo de 15 jaroj de la baleto al la aktorado kaj ludis en La fantomo de la opero en la Pantages-teatro en Toronto.

Campbell atingis larĝan konatecon per la televida serio Party of Five, en kiu ŝi ludis la ĉefrolon de Julia Salinger de 1994 ĝis 2000. Pluajn ĉefrolojn ludis ŝi en filmoj kiel Scream, Scream 2, Scream 3, Wild Things kaj Three to Tango.

Campbell estis de 1995 ĝis 1998 edzino de Jeff Colt. Ŝi geedziĝis en 2007 kun la brita aktoro John Light.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]