Nevenoeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nominoe triumphant.jpg

Nevenoeo (esperantigo de la bretona Nevenoe; nomita en la franca kiel Nominoë) estis la unua duko de Bretonio kaj grava figuro de la Historio de Bretonio. Li estas fama en la bretonlingva mondo kiel Tad ar Vro, t.e. Patro de la Lando.

Sur bretonaj ĉartaroj, Nominoe estis nomata malregule laŭ pluraj titoloj ekde Februaro 833 ĝis sia morto:

  • Nominoe magistro in Britanniam ("Nominoe, mastro en Bretonio")
  • Nominoe possidente Brittanniam ("Nominoe, posedanta Bretonion")
  • gubernante Nominoe totam Brittanniam ("Nominoe, reganta tutan Bretonion")
  • Nominoe principe in Brittannia ("Nominoe, princo en Bretonio")
  • regnante Nominoe in Brittannia ("Nominoe, reĝanta en Bretonio")
  • Nominoe duce in Britannia ("Nominoe, duko en Bretonio")
  • Nomenoius dŭ ("duko Nominoe")
  • Nominoius princeps ("princo Nominoe")
  • Nomenogius Britto ("Bretono Nominoe")

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskita en ĉirkaŭ 800, liaj originoj estas necertaj. Nominoë estis grafo de Vannes ekde Julio 819, Nominoë estis nomumita missus imperatoris de Ludoviko la Pia kaj ducatus ipsius gentis de la Bretonoj ekde 831.

Je la morto de Ludoviko la Pia en 840, li unue subtenis Karolon la Kalvan sed poste ribelas kontraŭ la franka administracio. Volante certigi la aŭtonomecon de Bretonio fronte al la franka reĝlando, li alianciĝis al Lambert II de Nantes, filo de la antaŭa grafo de Nantes sed ne konfirmita en tiu posteno de Karolo la Kalva.

La reĝo Karolo la Kalva devas agnoski la aŭtoritatecon de Nominoë en 846[1] post la bataloj de Messac (843) kaj de Ballon (845). Venkita trifoje de la vikingoj, Nominoë devas trakti kun ili por ke ili foriru de Bretonio[2]. Du jarojn poste, li konkeris Angers kaj la najbarajn regionojn[3]. Pro la forlaso de Lambert II de Nantes, li invadis poste Nantes kaj Rennes en 850, rabatakis la Bessin kaj la graflando de Maine.

Nominoë mortis dum rabatako en la graflando de Chartres, la 7-a de Marto 851[4] apud Vendôme, post konkero de graflando de Maine kaj Anĝevion. Entombigita en la abatejo Saint-Sauveur de Redon.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Annales de Saint-Bertin: AD 846
  2. Annales de Saint-Bertin: AD 847
  3. Annales de Saint-Bertin: AD 849 Le Breton Nominoë avec sa perfidie accoutumée s’empare d’Angers et des pays circonvoisins
  4. Annales de Saint-Bertin: AD 851
  5. Laŭ la Kroniko de Saint-Maixent « Les Belles Lettres » p.57 (tre malfavora al la bretonoj!) Noménoé, tirano de la bretonoj pli ol reĝo, estis mortfrapita de la ĉiela volo; Erispoé, lia filo, lin sekvis en la reĝlando senrajte

Fontoj[redakti | redakti fonton]