Velbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neviges)
Velbert
Blazono
Velbert (Germanio)
Velbert (Germanio)
DEC

Map

Flago
large district town • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Mettmann
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02051 - 02053
Poŝtkodo 42549 - 42555
Aŭtomobila kodo ME
Oficiala Municipokodo 05158032
Subdivido 3 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Dirk Lukrafka (CDU)
Adreso de la administrejo Thomasstr. 1
42551 Velbert
Demografio
Loĝantaro 82445 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 20′ N, 7° 2′ O (mapo)51.3400487.041629Koordinatoj: 51° 20′ N, 7° 2′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 230 m
Areo 74,9 km²
Oficiala retejo https://www.velbert.de/
vdr

Velbert estas granda distrikta urbo en la distrikto Mettmann situante ĉ. 20 kilometrojn nordoriente de la Nordrejn-Vestfalia ĉefurbo Duseldorfo, 18 kilometrojn sude de Asindo kaj 12 kilometrojn nordokcidente de Wuppertal sur la maldekstra flanko de la rivero Ruhr. Fine de decembro 2022 la urbo havis 82 445 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

malnova preĝejo, Velbert-Mitte

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Velbert troviĝas sur la altaĵoj de la Berga Lando kaj ankaŭ nomiĝas „koro de la malsupra Berga Lando“. Ĝi situas ĉ. 230 metrojn super la marnivelo. La plej alta punkto: 303 metrojn (Hordtberg samkiel Fettenberger Weg), la plej malalta loko: ĉ. 80 metrojn (eliro de la komunumo Langenberg direkten Kupferdreh). La plej alta punkto en la centro de Velbert estas 263 Meter super NN (ĝi troviĝas je la angulo Friedrichstrato/Langenberga strato).

Urba subdivido[redakti | redakti fonton]

La urbo Velbert dividiĝas en la tri administrativaj urbdistriktoj (Velbert-)Centro, Neviges kaj Langenberg.

Laŭ historio ekzistas multaj urbopartoj, inter ili Birth, Losenburg, Am Berg, Nordpark, Langenhorst, Rützkausen, Obere Flandersbach, Kostenberg kaj Hefel (centro); Nierenhof, Supra-Bonsfeld, Frohnberg, Hopscheiderberg (Langenberg); Tönisheide, Siepen, Pöthen, Kuhlendahl, Nordrath (Neviges).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Velbert reiras al la jaro 875; tiam la nomo vortiĝis „Feldbrahti“, tradukebla kiel „nekultivata“ au „neuzata kampo“. Ĉirkaŭ la jaro 1000 kun la kapelo de la Sankta Ida surloke de la hodiaŭa Malnova Preĝejo Velbert kaj la kapelo de la Sankta Margareta en Windrath ekestis la unuaj preĝejokonstruaĵoj en Velbert. Dum 1220 oni unuafoje menciis en dokumentoj Langenberg kaj Neviges, en 1326 la „Offers“ en Velbert.

En 1354 okazis la vendado de la reglando Hardenberg al la grafo de Berg kaj Ravensberg. Plej malfrue ekde la komenco de la 14-a jarcento en Velbert ekzistis minado. En la jaro 1560 oni enkondukis la reformacion, en 1589 kongresis la unua Berga sinodo en Neviges, en 1681 Neviges iĝis katolika pilgrimejo. En 1769 okazis la solena konsekrado de la evangela preĝejo en Velbert-Centro.

Ekde la 18-a jarcento Velbert fariĝis grava starejo de la serura kaj garnaĵa fabrikado kaj daŭras esti ĝin ĝis hodiaŭ. Dum 1802 oni finkonstruis la unuan ŝtonan sinagogon de la Berga Lando en Langenberg. En la jaro 1847 ekfunkciis la fervoja linio Prinz-Wilhelm-Eisenbahn, kiu konektas Langenberg resp. Neviges kun Steele kaj Vohwinkel.

Dum 1849 aperis la unua loka gazeto en Langenberg. Je 1851 establiĝis la unua fergisejo kaj en 1861 oni starigis la unuan vapormaŝinon. En 1888 Velbert ricevis aliĝon al la fervojreto. En 1913 oni metis la fundamentan ŝtonon por la urbodomo Langenberg kaj en 1927 la dissendilo Langenberg ekfunkciis. En la jaro 1968 oni finkonstruis la novan pilgrimopreĝejon en Neviges.

La 14-an de oktobro 1951 en Velbert oni fondis la WFFB (Okcidentgermana feminisma pacmovado).

Kadre de la Nordrejn-Vestfalia administra reformo je la 1-a de januaro de 1975 fuziiĝis la iam sendependaj urboj Langenberg, Neviges kaj (Malnov-) Velbert al la urbo Velbert.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Velbert posedas luteranan plimulton; Losenburg estas la ununura urboparto, en kiu plejparte loĝas katolikoj. En Velbert troviĝas la diakonina centro Bleibergquelle.

Luteranaj liberaj eklezioj

En Velbert-Centro estas multaj luteranaj liberaj eklezioj:

Adventkomunumo Velbert

Kristana Komunumo r.a.

Evangela-Libereklezia Komunumo

Evangela -Metodisma Eklezio

Libera Luterana Komunumo

Kune kun la luterana eklezia komunumo Velbert tiuj komunumoj estas kunligitaj en la "luterana alianco Velbert-Centro".

Enkomunumigoj kaj fuzioj[redakti | redakti fonton]

  • 1930: Siebenhonnschaften kaj parto de Kupferdreh
  • 1975: fuzio de la tri ĝis tiam memstaraj urboj Neviges, Langenberg kaj Velbert.

Evoluo de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 19-a jarcento la loĝantonombro kreskis nur malrapide pro ka multnombraj militoj, epidemioj kaj malsatmizeroj. Pro la nun komenca industriigo la loĝantaro de la urbo kreskis rapidege. Kiam en 1840 nur 758 homoj vivis en Velbert, tiam en 1900 jam estis 17.000. Ĝis 1961 la loĝantonobro kreskis ĝis pli ol 50.000.

La 1-an de januaro 1975 la loĝantonombro de Velbert atingis kun 97.021 sian historian supron pro la enkomunumigo de Neviges (24.932 loĝantoj 1974) kaj Langenberg (15.367 loĝantoj 1974). La 30-an de junio 2005 la ofica loĝantonombro por Verbert post kompletigo de la landa oficejo por informadiko kaj statistiko en Nordrejn-Vestfalio sumiĝis je 87.792.

Jena sinoptika tabelo montras la loĝantonombrojn laŭ la respektiva teritoria stato. Ĉe tio temas pri censorezultoj aŭ oficaj kompletigoj de la statistika landoficejo. La indikoj rilatas ekde 1871 al la „surloka loĝantaro“, ekde 1925 je la rezida loĝantaro kaj ekde 1987 je la „loĝantaro ĉeloke de la ĉefloĝefo“. Antaŭ 1871 la nombro de loĝantoj estis esplorata laŭ malunuecaj metodoj.

jaro loĝantoj
1-a de decembro 1840 ¹ 758
3-a de decembro 1855 ¹ 1.180
1-a de decembro 1871 ¹ 7.050
1-a de decembro 1880 ¹ 8.800
1-a de decembro 1885 ¹ 10.588
1-a de decembro 1890 ¹ 13.932
2-a de decembro 1895 ¹ 16.604
1-a de decembro 1900 ¹ 16.691
1-a de decembro 1905 ¹ 19.730
1-a de decembro 1910 ¹ 23.134
1-a de decembro 1916 ¹ 21.102
jaro loĝantoj
5-a de decembro 1917 ¹ 21.277
8-a de oktobro 1919 ¹ 24.306
16-a de junio 1925 ¹ 25.707
16-a de junio 1933 ¹ 29.699
17-a de majo 1939 ¹ 31.903
31-a de decembro 1945 35.353
29-a de oktobro 1946 ¹ 36.200
13-a de septembro 1950 ¹ 41.421
25-a de septembro 1956 ¹ 47.559
6-a de junio 1961 ¹ 51.512
31-a de decembro 1965 55.380
jaro loĝantoj
27-a de majo 1970 ¹ 55.411
31-a de decembro 1975 ** 95.942
31-a de decembro 1980 93.056
31-a de decembro 1985 88.403
25-a de majo 1987 ¹ 87.366
31-a de decembro 1990 89.253
31-a de decembro 1995 89.786
31-a de decembro 2000 89.782
30-a de junio 2005 87.792

¹ censorezulto

    • enkomunumigo de Neviges kaj Langenberg.

blazono[redakti | redakti fonton]

La malnova blazono originas el la jaro 1882 kaj validis ĝis la Nordrejn-Vestfalia komunumreformo la 1-an de januaro 1975. Ĝi montras la (limburgan) leonon de la grafoj kaj postaj dukoj de Berg. La ŝlosiloj simbolas la tradician seruristan metion.

Al tio atentigas ankaŭ la nova blazono, kiu validas ekde la 1-a de januaro 1975 por la el la malnova Velbert kaj la iame memstaraj urboj Neviges kaj Langenberg kunigita nova urbo Velbert. La kverkofoliaro rilatas heraldike al la kverko de Langenberg, la ŝlosillango al la blazono de la regantoj de Hardenberg en Neviges.

Klerigo[redakti | redakti fonton]

Bibliotekoj kaj arkivoj[redakti | redakti fonton]

La urbobiblioteko Velbert, fondita en1905, prizorgas ĉiujare pli ol 190.000 vizitantojn per informoj. La centra biblioteko Velbert-centro troviĝas en la forumo Niederberg. Neviges kaj Langenberg havas proprajn urbopartajn bibliotekojn. Pli ol 111.000 medioj al faktemoj (fakliteraturo), infanliteraturo kaj romanoj en libroformo, KD-ROMj/DVDj, aŭdlibroj, revuoj samkiel muzik-KDj kaj ludoj disponeblas al ĉiuj interesataj. La urbobiblioteko certigas la prizorgo de la civitanoj de Velbert per medioj por klerigo kaj amuzo.

urbodomo Velbert

Lernejaj bibliotekoj ekzistas ĉe la Gesamtschule Velbert, la Nikolaus-Ehlen-Gymnasium kaj la Realschule Kastanienallee.

Velbert havas ankaŭ du katolikajn publikajn bibliotekojn.

La urbarkivo Velbert estas en la urbodomo. Ĉi tie oni povas esplori la historion de Velbert ekz. en regionaj ĵurnaloj, dokumentoj, mapoj kaj planoj ktp.

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

Velbert havas 17 bazajn lernejojn, subtenlernejojn, tri ĉheflernejojn, du reallernejojn, tri gimnaziojn, unu kompletlernejo, du metilernejojn kaj unu Valdorfan lernejon. La popola altlernejo Velbert/Heiligenhaus estas la plej granda en la distrikto Mettmann.

Esperanto en la regiono[redakti | redakti fonton]

En la urbo Velbert mem (ankoraŭ) ne ekzistas Esperanto-grupo, sed en la najbareco aktivas kelkaj grupoj:

Kontakto: paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand Arkivigite je 2010-07-17 per la retarkivo Wayback Machine

Düsseldorf, vd. hejmpaĝo Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

forumo Niederberg

la centra teatro de la urbo troviĝas en la forumo Niederberg, la kultura centro de Velbert. Krom tio troviĝas urba scenejo den la teatro en la antaŭkastelo de kastelo Hardenberg en Neviges.

en la Kristo-preĝejo regule okazas koncertoj de la Kantorei Velbert.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

La Germana serura kaj garnaĵa muzeo en la forumo Niederberg estas unika en Germanio. Ĝi montras per eksponaĵoj el kvin jarmiloj, per kiom da inventemo la homoj el ĉiuj epokoj provis protekti sin kaj sian havaĵojn kontraŭ rompoŝtelistoj.

Christuskirche, Velbert-Mitte

Arkitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

zono por piedirantoj enVelbert-centro kun monerputo

Velbert estas centro de la produktado de seruro kaj garnaĵoj. La produktejoj apartenas al mezklasaj entreprenoj.

En la distrikto de la landa juĝejo Wuppertal la ofica juĝejo Velbert kompetentas pri la komunumoj Velbert kaj Heiligenhaus.

Pro la krizo en la metalindustrio ankaŭ Velbert havas senlaborecon. La kvoto de 10,9 Prozent (julio 2005) tamen estas relative malalta kompare kun la de la ĉirkaŭaj urboj. Stand dar. Precipe la fermo de grandaj gisejoj kaŭzis la kreskon de la senlaboreco en la 1990aj jaroj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Publika persontrafiko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas fervojlinio, kiu konektas Langenberg kun Asindo kaj Wuppertal, sed Velbert mem ne plu estas alligita al la fervojreto. Krome aŭtobuslinioj konektas Velbert kun siaj najbarurboj.

Stratoj[redakti | redakti fonton]

En la 1980aj jaroj oni konstruis 7 kilometran etapon de la aŭtoŝoseo A 44 kun tunelo kaj valponto, kiu ĝis hodiaŭ ne estas alligita al la a 43 kaj A 3 kiel platite. Ekde decembro 2005 la orienta finaĵo de la A 44 transiras neembarase kaj ŝoseeske ekde Langenberg en la B 227 al Asindo-Kupferdreh ĝis la Ruhrallee. Jam ekde 1991 la aŭtostrato B 224 konektas Velbert kun Wupertal

En Velbert kruciĝas la aŭtostratoj B 224 (Solingen - Wuppertal-Vohwinkel - Velbert - Asindo - Dorsten - Raesfeld) kaj B 227 (Ratingen-Breitscheid - Ratingen-Hösel - Heiligenhaus - Velbert - Asindo - Gelsenkirchen). Ekde Asindo venante la B 224 kondukiĝas simile al aŭtoŝoseo preter la urbokerno orienten al Wuppertal.

Plej grava trafika kruciĝejo en Velbert estas la Willy-Brandt-Platz, kie kruciĝas kelkaj plurspuraj stratoj. Krome la aŭtobushaltejo "Velbert, Willy-Brandt-Platz" estas unu el la plej gravaj de la urbo.

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]