Neviso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neviso
Okcidenta bordo de Neviso
Okcidenta bordo de Neviso
insulo • unua-nivela administra teritoria unuo • subŝtato
Akvejo Kariba Maro
Insularo Deventaj Insuloj
Geografia situo 17° 9′ 10″ N, 62° 35′ 21″ U (mapo)17.152777777778-62.589166666667985Koordinatoj: 17° 9′ 10″ N, 62° 35′ 21″ U (mapo) f1
Neviso (Malgrandaj Antiloj)
Neviso (Malgrandaj Antiloj)
DEC
Neviso
Neviso

Map

Areo 93 km² f4
Plej alta loko Nevis Peak
985 mf5
Loĝantaro 11 500
124 loĝ./km²
Ĉefa loko Charlestown
Charlestown
Charlestown
vdr
Flago de Neviso

Neviso (angle Nevis, france Niévès) estas la malpli granda el la du insuloj, kiuj konsistigas la ŝtaton Sankta-Kito kaj Neviso en la Malgrandaj Antiloj. Ĝia ĉefloko estas Charlestown.

Ĝi havas areon de 93,3 km²; en 2006 ĝi havis 12.106 loĝantojn. Ĝia plej alta punkto estas Pinto Neviso (Nevis Peak) kun 985 metroj. La distanco al insulo Sankta-Kito estas nur ĉ. tri kilometroj. La koordinatoj de la centro estas 17° 09′ 04″ N 62° 35′ 10″ U / 17.15111 °N, 62.58611 °U / 17.15111; -62.58611 (mapo)Koordinatoj: 17° 09′ 04″ N 62° 35′ 10″ U / 17.15111 °N, 62.58611 °U / 17.15111; -62.58611 (mapo).

Kristoforo Kolumbo trovis la insulon dum sia dua vojaĝo en 1498 (laŭ aliaj: la 12-an de novembro 1493) kaj nomis ĝin Nieves (hispane: "neĝoj", aludo pri "nia sinjorino de la neĝoj"). Iuj diras, ke unue li nomis ĝin San Martin (Sankta Marteno), kaj ke la nuna nomo ekestis poste, kiam la origina transiris al insulo Sent-Martino.

En 1998 referendumo rifuzis plenan aŭtonomecon de la insulo.

Strukturo

Neviso administre konsistas el kvin paroĥejoj:

  • Sankta Georgo (Saint George), Gingerland
  • Sankta Jakobo (Saint James), Windward
  • Sankta Johano (Saint John), Figtree
  • Sankta Paŭlo (Saint Paul), Charlestown
  • Sankta Tomaso (Saint Thomas), Lowland