Nov-Brunsviko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el New Brunswick)
horizonto de Sankt-Johano
Nov-BrunsvikoNov-Brunsviko
Alternativa nomo New Brunswick / Nouveau-Brunswick
Plena nomo Nov-Brunsviko
Flago de Nov-BrunsvikoNov-BrunsvikoBlazono de Nov-BrunsvikoNov-Brunsviko
Devizo: Spem reduxit (latina =: Espero restarigita)
Mapo de Kanado kun Nov-BrunsvikoNov-Brunsviko ruĝa
Oficialaj lingvoj angla, franca
Floro Purpura violo
Arbo Balzama abio
Birdo Nigrakapa paruo
Ĉefurbo Frederiktono
Plej granda urbo Monktono
Leŭtenanta Guberniestro Brenda Murphy

(ekde 8-a de septembro 2019)

Ĉefministro Blaine Higgs

(ekde 9-a de novembro 2018)

Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

10
10
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
11-a rango
72.90872908 km²
71.450 km²
1.458 km² (2,0{%)
Loĝantaro
 - Tuto (20062017)
 - Loĝdenso
8-a rango
749.168760868
10,6010 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$23,727 miliardoj (8-a)
$31.552 (12-a)
Aliĝo al Konfederacio 1-a de julio 1867 (1-a)
Tempozono UTC -4
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

NB
CA-NB
E
Retejo www.gnb.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

Nov-Brunsviko (angle New Brunswick [njuːˈbrʌn.zwɪk], france Nouveau-Brunswick [nu.vo bʁœn.swik]) estas ĉe-mara provinco de orienta Kanado. Nord-okcidente estas Kebekio, oriente Sankt-Laŭrenca Golfo, sude Nov-Skotio kaj Golfo de Fundy, kaj okcidente la usona ŝtato Majno. La du oficialaj lingvoj de Nov-Brunsviko estas la angla kaj la franca. Ĉe Nov-Brunsviko oni parolas la landan dialekton de la angla kaj du lokajn dialektojn de la franca. Laŭ la stato de 2017 en la provinco vivis 760 868 loĝantoj sur areo de 72 908 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km².

La nuna ĉefministro de Nov-Brunsviko ekde la 9-a de novembro 2018 estas Blaine Higgs. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Brenda Murphy.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Konfederacia Ponto (angle Confederation Bridge; france Pont de la Confédération) estas ponto liganta la provincon Insulo Princo Eduardo kaj Nov-Brunsviko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1534, la franca esploristo Jacques Cartier, atingis Golfon Chaleur, kaj pretendis la landon por Francio. En la jaro 1630, Charles de Saint-Etienne de La Tour fondis Fortikaĵon La Tour (kie hodiaŭ staras la urbo Sankt-Johano). En 1763, Francio perdis Nov-Brunsvikon al Britio. Poste, multaj homoj de Nov-Anglio transloĝiĝis al Nov-Brunsviko. Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva (angla kaj franca) provinco de Kanado. Hodiaŭ 239.730 homoj en Nov-Brunsviko parolas la francan kiel gepatran lingvon, laŭ la popolnombrado de 1996.

La brita reĝo Georgo la 3-a nomis la provincon por honorigi sian posedon, la elektoprinclandon Brunsvigo-Luneburgo (germane Braunschweig-Lüneburg) en Germanio. La esperantaj nomoj "Brunsvigo" kaj "Nov-Brunsviko" do havas, malgraŭ la malsama literumo, la saman etimologian devenon.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Nov-Brunsviko havas ok oficiale korporaciiĝintajn urbojn, listigitaj ĉi tie laŭ nombro de loĝantoj:

La Rivero Restigouche kun alrigardo al la Ponto J.C. Van Horne en Campbellton

Aliaj pli malgrandaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Rasa konsisto
Religia profilo

La katolika eklezio havas la plej multajn membrojn en Nov-Brunsviko pro la granda nombro de franc-devenaj kaj irland-devenaj loĝantoj. La tri laŭ-nombre plej grandaj protestantaj eklezioj en Nov-Brunsviko estas: Unuiĝinta Eklezio de Kanado, la Baptista eklezio kaj la Anglikana eklezio.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Mapo[redakti | redakti fonton]