Newgrange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Newgrange hodiaŭ, post parta rekonstruado
Situo de Newgrange inter Knowth kaj Dowth

Newgrange [njugrenĝ] (nova bieneto; irlanda nomo Brú na Bóinne egalas al "loĝejo ĉe Boyne" aŭ originale "loĝejo de [diino] Bóinn) estas megalita tombejo en irlanda grafejo Meath ĉe rivero Boyne. Ĝi estas monteta tombejo kun krucforma ĉambro kaj ŝajnvolbo, kio ne estas tre ofta, sed aperas ankaŭ ĉe Anglesey kaj Orkney.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Newgrange situas supre de larĝa riverkurbiĝo, en plej fekunda kaj tiel plej intense uzata agrikultura regiono de Irlando. La tombejo estis konstruita en ĉ. 3150 a.K., fare de popolo, kiu vivis antaŭ la alveno de la keltoj. Ĝi estas unu el la plej gravaj megalitaj tombejoj de la mondo, kiu prezentas kalendaran konstruadon. En la proksima ĉirkaŭo troviĝas du pluaj gravaj megalitaj konstruaĵoj (Dowth kaj Knowth), kiuj aspektas antaŭuloj de Newgrange. Oni listigis la konstruaĵojn de Newgrange, Knowth kaj Dowth al monda kulturheredaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Enirejo en ĉ. 1905
Hodiaŭa enirejo (Plano de O'Kelly, 1972) kun lumaperturo

Newgrange estis forgesita dum jarcentoj, kreskis sur ĝi arboj, oni paŝtis sur ĝi bestojn. La konstruaĵon hazarde malkovris Charles Campbell - tiama bienposedanto - en 1699, kiam li forigigis amason da ŝtono. Pri la stato en 1699 faris notojn kaj desegnojn Edward Lhuyd de la Oksforda Universitato, kiu traveturis tiutempe Irlandon. La sekva sciencisto, kiu priskribis Newgrange, estis siro Thomas Molyneux, fizika profesoro de la Dublina Universitato. Li estis la unua, kiu menciis du homajn skeletojn sur grundo de la tombejo. La tria sciencista vizitanto estis Sir Thomas Pownall.

La ŝtato protektis la antikvajn monumentojn per leĝo en 1882 (Ancient Monument Protection Act), inter alie Newgrange, Dowth kaj Knowth. La koncerna instanco fosis en la malfrua 19-a jarcento kelkajn da ornamitaj ŝtonoj, sen sistema esplora plano. En 1911 aperis libro de George Coffey "New Grange and other Incised Tumuli in Ireland", kiu donis detalan arkeologian priskribon de la monumento, laŭ la tiama scienca scio. Poste okazis elfosadoj, kiuj kondukis al novaj malkovroj. En la 1950-aj jaroj, oni malkovris fajroŝtonojn kaj plathakilon. Post tio planis la ĉefarkeologo de la irlanda turisma ofico (Bord Failte) pluajn, sistemajn elfosadojn.

La elfosadojn komenciĝis ekde 1962 sub gvido de profesoro Michael J. O'Kelly de la Trinity College de Dublino. Dum tiuj elfosadoj evidentiĝis la astronomia direktigo de la enirejo. Oni malkovris en 1967 en la interno restaĵojn de 5 homoj kaj diversajn tombejajn aldonaĵojn. La mortero, kiun oni uzis en la interna tegmento, estis datita je 3200 a.K. per radiokarbona analizado.

Rekonstruado[redakti | redakti fonton]

Detalo de la hodiaŭa fasado kun kvarc-ŝtonoj

La rekonstruadon gvidis Michael O’Kelly, kio daŭris ĝis 1975. Por ebligi eniron en la internon, O'Kelly planis enirejon en 1972 kaj oni enkonstruis en la interno multajn betonajn apogilojn.

Krom tiuj drastaj realigoj, ankaŭ la fasado estas kritika punkto por historiistoj. La hodiaŭ videbla formo estas interpretado de trovitaĵoj fare de O'Kelly. Kelkaj kritikistoj asertas, ke la apogmuro en tiu angulo ne estis realigebla per la antikva teknologio. O'Kelly uzis ŝtalbetonon. La kvarc-ŝtonoj, kiuj estis enkonstruitaj en la apogmuron, estis trovitaj dise. Tio estas nekonata, kiel tiuj estis originale aranĝitaj. Profesoro George Eogan pridubas la realigitan interpretadon kaj en Knowth la ŝtonoj estis lasitaj sur la grundo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ornamita ŝtonbloko ĉe la enirejo

La megalito havas la diametron de ĉ. 70 m. La kunŝutita monteto konsistas ĉefe el ŝtono kaj grasa grundo, limigita fare de fiksiga ŝtonringo, kiu estis – laŭ opinio de sciencistoj – originale muro tri metrojn alta kaj el granito kaj ĉe la alira flanko el blanka kvarco. Ĝi estis tute similkonstruita post la elfosadoj.

Sub la monteto gvidas ĉ. 22 m longa irejo al krucforma tomba ĉambro. Ĝi havas ĉ. 7 m altan t.n. ŝajnvolbon kaj estas post ĉ. 5000 jaroj ankoraŭ akvorezista. En unu el la tri flankaj niĉoj de la ĉambro troviĝas granda ornamita altara bloko (kiel en Knowth) kun plata trogo. Sur ĝi troviĝas forbruligitaj homaj ostoj. Je ĉ. 13 tagoj de la jaro ĉirkaŭ la vintra solstico penetras la leviĝanta sunlumo la enirejon kaj eĉ la ĉambron dum ĉ. 15 minutoj. Ĉar la tera akso pendolas dum la pasintaj plurmil jaroj pro la precesio, la lumefiko hodiaŭ estas pli malforta ol en tempo de la konstruado. La lumradioj ne plu atingas la malantaŭan platon de la interna ĉambro, sed finiĝas ĉ. 1 metron pli frue.

La antaŭulo de tiu konstruaĵo estas je kelkcent metrojn de tie en Knowth. Ekzistas ankaŭ signoj por tio, ke la tuta konstruaĵo kun Knowth estis ĉirkaŭita per ornamita ŝtonringo, oni trovis 12 ŝtonojn.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La loko estas vizitebla nur laŭ grupoj, kun gvidanto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • W. Antpöhler: Newgrange, Dowth und Knowth. 2000. ISBN 3-89060-022-0, engl. ISBN 1856353176
  • George Coffey: New Grange and other Incised Tumuli in Ireland. Hodges, Figgis & Co. Ltd., Dublin 1912
  • Michael J. und Claire O'Kelly: Newgrange: archaeology, art and legend. 1982. ISBN 978-0500390153, engl. ISBN 0500390150
  • Shee E. Twohig: Irish megalithic tombs. 2. Auflage. Shire, 2004
  • G. Stout: Newgrange and the Bend of the Boyne. Cork University Press, Cork 2002