News Corporation

El Vikipedio, la libera enciklopedio

News Corporation (mallonge News Corp), estas unu el la amaskomunikilaj entreprenoj plej grandaj de la mondo. Ĝi estas registrita kiel akcia kompanio kotizata en la Borso de Nov-Jorko (New York Stock Exchange) kaj en la Borso de Aŭstralio (Australian Stock Exchange) kaj sekundare, en la Borso de Londono (London Stock Exchange). La centraj oficejoj de News Corporation troviĝas en la numero 1211 de la Sesa Avenuo de Nov-Jorko. La prezidento, delegita konsilisto kaj fondinto de la kompanio estas Rupert Murdoch.

La ĉiujaraj enspezoj, en marto de 2008 estis 28.660.000.000 $. Oni kalkulas ke ĉ. 70% de la vendoj venas de la usona merkato. En januaro de 2009 la Ekonomia Oficejo de la Usona Registaro informis ke News Corp havas 152 flankajn entreprenojn en fiskaj paradizoj kie ili ne pagas impostojn aŭ tiuj estas tre malaltaj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj