Next Stop Sovjet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Next Stop Sovjet estis dana organizo fondita por "detrui la feran kurtenon" kiu siatempe (en 1987) ankoraŭ estis inter orienta kaj okcidenta Eŭropo, dum la malvarma milito.

Aŭtune 1987 kulminis la projektoj, kiam ĉirkaŭ 2000 danaj junuloj kaj 1000 de la aliaj nordiaj landoj vojaĝis al familioj en la tuta Sovetunio kaj loĝis tie dum du semajnoj. Poste ili ĉiuj pasis semajnon en Moskvo kaj vojaĝis hejmen, kun multe da kontaktoj kun junaj orient-eŭropanoj, el kiuj multaj poste venis neformale kaj individue gastiĝi ĉe la junuloj en la nordiaj landoj.

Interalie partoprenis Kim J. Henriksen kaj Jacob Nordfalk