Neymar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neymar
Persona informo
Naskonomo Neymar da Silva Santos Júnior
Naskiĝo 5-an de februaro 1992 (1992-02-05) (32-jaraĝa)
en Mogi das Cruzes
Lingvoj brazilportugalaportugala
Ŝtataneco Brazilo
Subskribo Neymar
Familio
Frat(in)o Rafaella Santos
Amkunulo Bruna Marquezine
Infano Jhonatan
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo https://www.neymarjr.com/
vdr

Neymar da Silva Santos Júnior (prononco nejˈmaʁ dɐ ˈsiwvɐ ˈsɐ̃tus ˈʒũɲoʁ), kutime nomata nur Neymar, estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la  5-an de februaro 1992(nun 1992-02-05) en Mogi das Cruzes, subŝtato San-Paŭlio, do nun estas 32-jara.

en gazetara konferenco de 2010

Ekde la jaro 2009 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo FC Barcelona - antaŭe li profesiis de 2009 ĝis 2013 en la klubo Santos FC, kie li de 2003 ĝis 2009 ankaŭ estis junula futbalanto. Krome Neymar ekde la jaro 2010 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo kaj pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo rekoneblas per la numero "10".