Neŭŝatelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neŭŝatelo
Blazono de Neŭŝatelo
Blazono de Neŭŝatelo
Blazono de Neŭŝatelo
Rigardo al la urbo Neŭŝatelo kun Tour des Prisons kaj katedralo
Rigardo al la urbo Neŭŝatelo kun Tour des Prisons kaj katedralo
Rigardo al la urbo Neŭŝatelo kun Tour des Prisons kaj katedralo
komunumo en Svislandoĉefurbo • ĉefurbo de kantono de Svislando • universitata urbo • urbo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Neŭŝatelo
Koordinatoj  46° 59′ 25″ N 6° 55′ 50″ O / 46.99028 °N, 6.93056 °O / 46.99028; 6.93056 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 25″ N 6° 55′ 50″ O / 46.99028 °N, 6.93056 °O / 46.99028; 6.93056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 33 641
Areo 18,05 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 2000
Komunumkodo 6458
Mapo de Neŭŝatelo
Mapo de Neŭŝatelo
Mapo de Neuŝatelo
vdr

Neuchâtel (france; germane Neuenburg; itale Novocastello) estas urbo en Svislando kaj ĉefurbo de la samnomaj kantono kaj distrikto. Ĝi havis 33 641 loĝantojn je la 31-a de decembro 2013

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo Neŭŝatelo situas ĉe la bordo de la Lago de Neŭŝatelo sur la suda deklivo de la montoĉeno Chaumont, kiu estas la suda ĉeno de la Neŭŝatela Ĵuraso kaj etendiĝas de la montokresto en nordo ĝis la lagobordo en sudo. Tra la urbo fluas la rivero Seyon, kiu senakvigas la Valon de Ruz. La teritorio de la urbo kaj komunumo Neŭŝatelo ampleksas 1745 hektarojn. Triono el ili estas kovritaj per konstruaĵoj. Krom la urbo Neŭŝatelo ankaŭ la antaŭe aŭtonomaj loĝlokoj Serrières kaj Chaumont apartenas al la komunumo. La aliaj du trionoj de la teritorio precipe konsistas el arbaroj kaj herbejoj. Ekde la jaro 1512 ankaŭ la arbaro Domaine forestier des Joux nordokcidente de Les Ponts-de-Martel apartenas al la urbo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Sude la teritorion limigas la Lago de Neŭŝatelo. Najbaraj komunumoj estas Auvernier kaj Peseux okcidente, Valangin, Val-de-Ruz norde, Enges, Saint-Blaise kaj Hauterive oriente.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kiel kantona ĉefurbo Neŭŝatelo ankaŭ estas grava trafiknodo. Tra la urbo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Bielo al Yverdon-les-Bains, kiu en Neŭŝatelo kruciĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Berno al Pontarlier. La kantona ĉefvojo 1320 kondukas norden tra la montpasejo Vue-des-Alpes al La Chaux-de-Fonds. Tra la urbo pasas la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten al Yverdon-les-Bains. Aliaj fervojlinioj kondukas al Pontarlier, La Chaux-de-Fonds kaj Berno. La franca rapida trajno TGV haltas en la neŭŝatela stacidomo. La urbo disponas pri tramlinio al Boudry kaj ampleksa loka trolebus- kaj busreto. Krome ekzistas du funikularoj nome al Plan kaj de La Coudre al la monto Chaumont.

Historio[redakti | redakti fonton]

Skribe Neŭŝatelo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1011, kiam la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgundio donacis "Novum Castellum" (novan kastelon) al sia edzino Irmengarde. Tiu "nova kastelo" supozeble staris en la loko de la hodiaŭa malliberejo kaj estis ne pli ol eta garnizono.

La urbo kreskis iom-post-iome. En 1180 la unua feŭda sinjoro de Neŭŝatelo estis Ulrich la 2-a. Li kaj lia edzino metis la fundamentan ŝtonon por nova kastelo kaj la kirko Eglise collégiale (dediĉita en 1276). Dum 1214 Neŭŝatelo iĝis libera urbo, kaj dum 1250 konstruiĝis la unuaj domoj maldekstraflanke de la rivereto Seyon.

La ankoraŭ nuntempe ekzistanta kvartalo Quartier Neubourg kaj la urba muro ekestis. Dum 1349 triono de la loĝantaro mortis sekve de pesta epidemio, kaj dum 1530 inundo de la rivereto detruis ĉiujn urbajn pontojn, la urbodomon kaj la kompletan urban arkivon.

De 1707 ĝis 1805, formale ankoraŭ ĝis 1857, la urbo apartenis al la germana reĝlando Prusio.

Inter la 13-a kaj 18-a jarcento la urbo kreskis ĝis la bordo de la lago de Neŭŝatelo kaj la enfluejo de la rivereto Seyon en la lagon. Iuj riĉaj patriciaj familioj ekkonstruis domojn ekster la centro limigita per la malnova urba muro. Ekestis la kvartaloj Faubourg de l'Hôpital, Faubourg du Lac, Quartier du Lac kaj nur poste la tiel nomata Quartier Universitaire. Dum 1838 malfermiĝas la altlernejo Académie de Neuchâtel, kiu dum 1910 iĝas la universitato de Neŭŝatelo.

La preĝejo kristana Collégiale dumnokte

La rivero Seyon ripete subakvigis la urbon. Inter la jaroj 1839 kaj 1843 konstruiĝis subteraj tuboj, kiuj ekde tiam kondukis la riveron sub la urbo. Kie origine fluis la rivero, ekestis butika strato, la Rue du Seyon. Dum la 19-a jarcento ankaŭ la lagobordo fortikiĝis. Post konstruo de fervoja linio kaj de stacidomo (1859) la urbo plukreskis norden. Riverborde malfermiĝis tramlinio al Boudry.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La defore videblaj simboloj de la urbo estas la kastelo (hodiaŭ sidejo de la kantona registaro) kaj la preĝejo Collégiale. Pliaj vidindaĵoj estas la mallibereja turo Tour des Prisons, la foirejo Maison des Halles kaj la domo Hôtel DuPeyrou. La muzeo Latenium prezentas prahistoriajn kaj historiajn objektojn.

Partnera komunumo[redakti | redakti fonton]

Besançon en najbara Francio estas partnera urbo de Neuchâtel.

Universitata urbo[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Neŭŝatelo estis fondita en la jaro 1909. La universitato historie baziĝas sur akademio, kiun fondis en la jaro 1838 la princo kaj reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a de Prusio. La neŭŝatela universitato apartenas al la pli malgrandaj svisaj universitatoj kun aktuale proksimume 4000 studantoj kaj kvin fakultatoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]