Ngai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ngai (Enkai, En-kai, Engai, Eng-ai, Mweai, Mwiai) estas la plej alta dio en la religioj de la kenjaj popoloj Kambaa, kikuja kaj masaja.

Laŭ la kikuja kredo, lia ĉefa loĝejo estas sur la sankta monto Kirinyaga (Monto Kenja).

Laŭ la kredo Kamba, li loĝas ie en kaŝejo, neniu scias kie.

En la kreada mito de la popolo Masaja oni rakontas, ke la Kreanto Enkai kreis la homaron el unu arbotrunko aŭ kruro, kiu disfendiĝis en tri pecojn. Al la unua prapatro de la Masajoj li donis bastonon, al la unua prapatro de la kikujoj, sarkilon, kaj al unua prapatro de la kambaa popolo pafarkon kaj sagon. Sekve la Masajoj paŝtas gregojn da bestoj, la kikujoj kultivas la teron, kaj la kambaoj ĉasadas.[1]

Laŭ la kredo masaja, li estas la dio de la suno, de amo, kaj de kreado. Laŭ alia ilia rakonto, li edziĝis al Olapa (diino luna).

Notoj

  1. Leeming 2009, p. 175

Citoj

  • Leeming, David A.. (2009) Creation Myths of the World, 2‑a eldono, ABC-CLIO. ISBN 978-1598841749.


Eksteraj ligiloj