Ngalopoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ngalopoj (dzonke: སྔ་ལོང) "unua resurektinto" aŭ "unua konvertito", laŭ la popola etomologio) estas tiuj tibetanoj kiuj migris al Butano en la 9-a jarcento. La ngalopoj enkondukis la tibetan kulturon kaj la budhismon en Butano, sur kio baziĝas la nuna kulturo de Butano. Ngalopoj parolas la dzonkan lingvon, la nacia lingvo devanta de la malnovtibeta lingvo. La ngalopoj troviĝas ĉefe en la okcidento kaj nordo de Butano, inkluzive de Timbuo kaj la regiono dzonklingva. La termino ngalopo povas inkluzivi plurajn grupojn kun parencaj lingvoj kaj kulturoj, kiel la ĥengoj kaj la parolantoj de la bumthanga lingvo. Laŭ la statistikoj de la butana registaro, la ngalopj kune kun aliaj parencaj popoloj estis 708,500 en la 1980-aj jaroj, kio estas 72 procento de la tuta loĝantaro.