Ngugi wa Thiong'o
Ngũgĩ wa Thiong’o (* 5-a de januaro 1938 en Kamiriithu, Limuru, Kenia) estas kenja aŭtoro kaj kultursciencisto interalie en la Yale University, New York University kaj en la University of California en Irvine.
Enhavo |
Verkoj[redakti]
Pro lia teatropeco Ngaahika Ndeenda (Mi edziĝos al vi, kiam mi volas) la reĝimo sub prezidento Jomo Kenyatta torturigis lin kaj enkarcerigis lin en la altsekureca karcero en Najrobo sen proceso. Liajn librojn kaj teatropecojn la registaro Moi malpermesis. Nur kun malfacilaĵoj li trovis komence de la 80-aj jaroj en Britio politikan asilon.
Kulturkritikaj eseoj[redakti]
En lia ese-kolekto “Moving the Centre” (Movi la centron) troviĝas elekto da prelegoj kaj artikoloj, kiuj funde klarigas liajn postkoloniisman kritikon kaj kultursciencajn tezojn.
Romanoj[redakti]
Lia romano Weep Not, Child en 1964 estis publikigita kaj famigis lin mondvaste.
Sekvis The River Between (1965), A Grain of Wheat (1967), kaj Petals of Blood (1977). La romanon Devil on the Cross li skribis en 1980 dum sia mallibereco marĝene de sia biblio kaj sur neceseja papero. Estis lia unua romano en la kikuja lingvo. La sekvajn du romanojn, Matigari (1986) kaj Wizard of the Crow (2006), li same skribis en la kikuja kaj poste mem tradukis en la anglan.
Distingoj[redakti]
- 1967: Jomo Kenyatta Award - Kenja ŝtata distingo por literaturo
- 1973: Lotus-distingo de la Afrik-azia Konferenco de Aŭtoroj en Alma-Ata
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Literaturo de kaj pri Ngugi wa Thiong'o en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko
- „Ngugi wa Thiong'o“, Leksikon-artikolo en Pegasos, Enciklopedio de Aŭtoroj (anglalingva)
- Tabela biografioeto, Marabout-Verlag, kun pliaj retligoj
- „The outsider“, The Guardian, 28-a de januaro 2006