Nguyễn Minh Triết
El Vikipedio
| Nguyễn Minh Triết | |
|
prezidanto de Vjetnamio
|
|
| Oficanta | |
| Funkcio akceptita: 27-a de junio 2006 |
|
| Antaŭulo | Trần Đức Lương |
|---|---|
|
|
|
| Naskiĝo | la 8-an de oktobro 1942 (do nun 70-jara) en distrikto Bến Cát, Franca Hindoĉinio |
| Nacieco | vjetnama |
| Politika partio | Komunista Partio de Vjetnamio |
| Edzo/ino | Trần Thị Kim Chi |
| Profesio | politikisto |
Nguyễn Minh Triết (naskiĝis la 8-an de oktobro 1942 en la distrikto Bến Cát, Franca Hindoĉinio, do nun 70-jara) ekde la 27-a de junio 2006 estas la prezidanto de Vjetnamio. Li elektiĝis fare de la Nacia Asembleo de Vjetnamio per 464 voĉoj (94 procentaĵoj) tiun tagon. Antaŭe li estis la gvidanto de la reganta Komunista Partio de Vjetnamio.
La posteno de prezidanto de Vjetnamio estas ceremonia: ne li, sed la ĉefministro superrigardas la ĉiutagan laboron de la registaro. Aktuala ĉefministro de Vjetnamio, same ekde la 27-a de junio 2006, estas la politikisto Nguyễn Tấn Dũng.