We the Living

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ni la vivantoj)
''We the Living''
skribita verko • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ayn Rand
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1936
Eldoninto Macmillan Publishers
Eldonejo Macmillan Publishers
Trajtoj
ISBN 978-0-451-18784-0
Ĝenro historia romano
Loko de rakonto Sankt-Peterburgo
vdr

We the Living (Esperantigite Ni la Vivantoj) estas anglalingva romano de rusa-usona verkistino Ayn Rand. Oni publikigis ĝin en 1936 en Usono. Oni vendis pli ol 2 000 000 ekzemplerojn. La romano estis unua publika elpaŝo de verkistino kontraŭ komunismo. La Esperantlingva traduko de We the Living jam ekzistas.

La romano temas pri batalo de individuo kontraŭ tiranismo de totalismo. La romano priskribas rilatojn de herooj: virinon Kira, aristrokraton Leo kaj komuniston Andrej. Kira strebas atingi sian sendependecon, malgraŭ malsateco kaj malriĉeco, Leo sufokiĝas pro reprezalioj de USSR, kaj Andrej volas helpi amikon, uzante sian ofican situacion.

Historio de verkado[redakti | redakti fonton]

En 1925 Ayn Rand fuĝis el Sovetunio al Usono. En adiaŭo parenco petis al ŝi rakonti veron pri USSR: «Se oni demandis, diru, ke Rusio estas ega tombejo, kaj ni malrapide mortas.»[1]

La romano We the Living iĝis plenumo de tiu peto. Ayn Rand skribis pri tio romano: «Mi parolis tiam, kiam mi volis; mi ne havis problemojn kun esprimon de miaj ideoj. Mi volis skribi romanon pri Homo kontraŭ Ŝtato. Mi volis vidigi valoregon de homa vivo kaj malmoralecon de ofera altruismo. Mi venkis.»[1]

Ayn Rand rimarkigis, ke We the Living estas «membiografio ne en ĉiama, kaj en intelekta senco. Enhavo estas enpensigi, kaj hestoria fono - ne. Mi naskiĝis en USSR, ni klereĝis en USSR, ni vidis tion. Konkretaj situacioj ne koincidis kun mia, kaj ideoj, konvinkoj kaj valoroj - jes.»[2]

Historio de eldono[redakti | redakti fonton]

En 1936 la romano ne havis komercan sukceson, eldonkvanto estis ĉirkaŭ 3 000 ekzempleroj. Kiam Atlas Shrugged iĝis furorlibro, Random House solviĝis reeldoni la romanon.

Surekranigoj[redakti | redakti fonton]

Unuaj surekranigoj okazis en Italio ĉe Mussolini: «Noi Vivi» kaj «Addio, Kira» (1942). Tiuj surekranigoj filmiĝis sen aŭtora scio. Reĝisoro — Goffredo Alessandrini.

La romano populareciĝis en Usono,[3] kaj en 2009 «Noi Vivi» reeldonis.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Antaŭparolo al unua eldono de la romano.
  2. The Ayn Rand Institute. Arkivita el la originalo je 2012-02-06. Alirita 2015-06-23.
  3. Forbes: «Love, Politics And Ayn Rand». Arkivita el la originalo je 2012-11-02. Alirita 2015-06-23.
  4. Ayn Rand’s We the Living

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]