Niĝero
Niĝero (oficiala nomo: Niĝera respubliko en franca lingvo République du Niger) estas respubliko, eksa franca kolonio, en Okcidenta Afriko. Ĝi havas limon kun Alĝerio kaj Libio norde, Ĉado oriente, Niĝerio kaj Benino sude kaj Malio kaj Burkina Faso okcidente. La nomo devenas de la rivero Niĝero, kiu trafluas la relative dense loĝatan sudokcidentan parton de la lando.
Niĝero estas lando sen maraliro enhavanta partojn de Saharo, Sahelo kaj de la sudana regiono. La loĝantaro ofte suferas pro trosekeco kaj malsatego[1] kaj la lando estas unu el la plej malriĉaj de la mondo laŭ la indico de homa disvolviĝo.
Historio
En 1921 la lando iĝis kolonio de Francio kaj parto de Franca Okcidenta Afriko. En 1960 ĝi akiris sendependecon, sed fariĝis milita respubliko. En 1993 okazis la unuaj multpartiaj elektoj.
Ekonomio
Grava ekonomia faktoro estas la minado de Urano norde de Agadez fare de la franca firmao Areva. Niĝero estas la plej grava afrika produktanto de Urano[2] kaj liveras 40% de la Urano bezonata de Francio.[3]
Ekstera politiko
Niĝero apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Esperanto
En Niĝero ekzistas Niĝerlanda Esperanto-Klubo sen rilatoj al UEA.
Bibliografio
- Thomas Krings, Sahelländer, WBG-Länderkunden, Wissenschaftliche Buchgesellschaft Darmstadt, 2006, ISBN 3-534-11860-X
Referencoj
- ↑ Jon Gambrell: 10 million face famine in West Africa. The Independent, 30. Mai 2010.
- ↑ Thomas Krings, S. 157
- ↑ http://www.latribune.fr/entreprises-finance/industrie/energie-environnement/20120611trib000703254/hollande-prone-la-cooperation-sur-l-uranium-avec-le-niger.html La Tribune vde la 11-a junio 2012
Vidu ankaŭ
|