Ni ĉiuj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ni ĉiuj estas bulteno, kiu ekaperis en 1983 kiel "sendependa informilo pri esperanto", kaj en 1984 fariĝis la oficiala bulteno de Meksika Esperanto-Federacio. Ĝi ĉesis aperi en 1985 kaj en 1996 denove aperis en sia dua etapo.

Tie estis publikigitaj i.a. diversaj poeziaĵoj tradukitaj el meksikaj aŭtoroj kaj la primovada satiro Senremorsaj rememoroj de Onjo Asunta. Nuntempe ĝi ne plu aperas en papera eldono, nur en reta versio.

Ĝia redaktoro estis Jorge Luis Gutiérrez.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]