Ni kantu! (kantaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ni Kantu!
Ni Kantu!
Ni Kantu!
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1935
Urbo Amsterdam
Eldoninto Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Paĝoj 101
vdr

Ni Kantu! - estas kantaro de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo (Nederlando kaj Flandrujo). La nomoj de la kompilintoj ne estas menciitaj. En 1949 aperis reeldono iomete plivastigita, sub la nomo de Ni Kantu kaj Deklamu!.

  • eldonejo: Libroservo F.L.E., Postbus 50 (0), Amsterdam
  • jaro de unua eldono: 1935
  • jaro de la dua eldono: 1937

Enhavo de la kantaro[redakti | redakti fonton]

  • Federacia kanto - melodio : popolvolana himno - A. v.d. Starre
  • Laboristoj ekvekiĝu - melodio : SAT-kantaro n° 44
  • Fratoj, al sun'
  • La vojo - L.L. Zamenhof, B. Rijpstra
  • Forĝistoj ni... - Kanto de l' Sovetia komjunularo
  • Luktokanto - Melodio : Allerwegen in de landen zwelt de stroom der strijders aan - A.S. de Levita - Otto W. de Nobel - trad. B. Rijpstra
  • La Espero - L.L. Zamenhof, F. de Ménil
  • Solidarkanto - Bert Brecht - Hans Eisler - trad. el la germana B. Rijpstra
  • Al la malproksimaj fratoj - Melodio : Mijn broeders, mijn zusters, een Meizang voor u! - B. v.d. Berg & H.J. Hegeraat - trad. B. Rijpstra
  • Ruĝa standardo - B. Czerwinski - trad. S.K.
  • La ruĝuloj vokas - melodio De Roden Roepen - C.S. Adema v. Scheltema & Otto W. de Nobel - trad. B. Rijpstra
  • Liberec' aŭ mort'! - melodio Brüder, seht die rote Fahne - trad. Homo
  • Matenruĝo - melodio : Morgenrood - Dirk Troelstra & Otto W. de Nobel - trad. B. Rijpstra
  • Maja marŝo
  • La karmanjolo 1924 - N. Bartelmes
  • Ruĝa flamo - melodio : Wolgalied
  • La Internacio - Eug. Pottier & Jules de Geyter - trad. J. Zilberfarb
  • La proletarioj - melodioj : Wij zijn de jonge garde - N. Bartelmes
  • Laŭ la melodio de la franca Marseillaise - Rouget de Lisle - A. Cizmadia
  • Nia kanto - M. Michalowicz - A. Szlendak
  • Socialista marŝkanto - A. S. de Levita - Carl Gramm - trad. W. Nutters
  • Marŝo de la ruĝaj aviadistoj - trad. Aug. Schwenk
  • Kanto de l' laboro - J.J. Zapf - trad. B. Klatil
  • Iam - melodio: Eens - J. Oudegeest & Otto W. de Nobel - trad. B. Rijpstra
  • La nova tempo - melodio : Naar de nieuwe tijd - P.J. Troelstra & Otto W. de Nobel - trad. B. Rijpstra
  • Ne plu portos ni armilojn
  • Laborista luktokanto - melodio : Strijdmars der arbeiders - H.J. Hegeraat - trad. B. Rijpstra
  • Al barikadoj
  • Batalkanto - melodio : Wenn wir schreiten Seit' an Seit' - L. Puff
  • Kanto kontraŭmilitarista - melodio : De wapens neer - Henry Weyts - trad. W. Nutters
  • Ĉe l' maro (Am Meer) - H. Heine & Fr. Schubert - lib. trad. B. Rijpstra
  • Nia lingvo
  • Proletaroj, leviĝu - melodio : La frisa himno - trad. B. Rijpstra
  • La laboruloj de l' mondo - melodio : De werkers der wereld - S. Franke & J.R. v.d. Glas - trad. B. Rijpstra
  • La kanto de l' flago - melodio : Het lied van de vlag - A.B. Kleerekoper & L.A. v. Zetten - trad. B. Rijpstra
  • Funebra marŝo (de la rusa revolucio) - el la rusa trad. E. Miĥalski
  • Ho katenoj, vi katenoj (Cartempa rusa popolkanto de Maksim Gorki - melodio : Wolgalied - trad. de Stefan
  • Risku pensi - Kastelano
  • Libera la pens... - melodio : Die Gedanken sind frei - trad. B. Klatil
  • Antaŭen Esperantoj! - melodio : De Jonge Garde - trad. Corry de Cock
  • Ni estas junaj - melodio : Wij zijn jong, en dat is fijn. - Jürgen Brand & M. Englebert - trad. Oskar Breddermann
  • Gejunulara Ĵurkanto - I. Jurysta
  • Antaŭen
  • Ventegoj hurlu ĉirkaŭ ni - Schubert
  • Tik e tik e tok!
  • Dormkanto - Mozart - trad. B. Rijpstra
  • Sea marĉkanto - melodio : Socialista Marŝkanto - A. Sproeck
  • La nova tempo - melodio : Wenn wir schreiten Seit' an Seite - Herm. Claudius & M. Englert - trad. Aug. Schwenck
  • Vivu Zamenhof - Sveda melodio
  • La juna gvardio - melodio : Wij zijn de jonge garde van 't proletariaat - trad. N. Nekrasov
  • En kruĉ' je verda krono - J. Muller
  • Redonu mian monon! - melodio angla
  • Se ni vagas
  • La gaja studento
  • Marĉkanto - trad. J. van Scheepen
  • Proleta kanto - melodio : Uit der dagen grauwe zorgen - B. Rijpstra
  • Esperanta danckanto
  • La praktiko - melodio : Er komt een vogel gevlogen - Cath. Roskes-Dirksen
  • Vespero - melodio : 't Zonnetje gaat van ons scheiden - C. Droogendijk
  • Kanto de studentoj - L.L. Zamenhof
  • Kiam ni marŝas - Melodio : Und wenn wir marschieren - trad. B. Rijpstra
  • Dubinuŝka - trad. Birjukov
  • Nia Boateto - Hoe zachtjes glijdt een bootje - trad. J. v. Scheepen
  • Sari Marejs - trad. S.J. van IJsselstein
  • Maja kanto - Laŭ la melodio Wenn's Meilüfterl weht - Frans Swagers
  • Frue en mateno - trad. Adriaan Kloek
  • La virino-malamanto - konata soldatkanto-melodio - S.J. van IJsselstein
  • Estis plena la ĉareto - melodio Hab' mein Wage' vollgelade' - trad. A. Sproeck
  • La tagiĝo - Antoni Grabowski & Baranska
  • Sporta kanto
  • Kanto de l' Ligo - W.A. Mozart - trad. L.L. Zamenhof
  • Samideana trinkkanto - Laŭ germana melodio - Frans Swagers
  • Restu pro fidel' - J.P. Rosseel & Arthur Sullivan
  • Alfluginta birdeto - Melodio : Komt er een vogel gevlogen - trad. F. Pfeil
  • Vivu la stel' - muziko : Esp. kantoj (eldono B.E.A.) Londono
  • Packanto - melodio : Wakk're jongens Hollands trots - J. v. Scheepen
  • Holando ĉe maro - melodio : Frisa nacia kanto Frysk bloed tsjoch op
  • Kie sablaj altegaĵoj - melodio : Waar de blanke top der duinen - trad. S.J. IJsselstein
  • For - H. Löns - trad. Oskar Breddermann
  • Junulara marŝo - melodio : Jeugdmars - trad. J. v. Scheepen
  • La fiŝkaptisto - melodio : Het loze vissertje -
  • En la mateno - melodio : De morgen breekt aan - trad. S.J. IJsselstein
  • Anjo de Taraŭ - melodio : Annchen von Tharaŭ - trad. S.J. IJsselstein
  • La karulon ŝi sopiris - trad. F. Pfeil
  • Infana marŝkanto - ĉeĥa kanto - trad. B. Rijpstra
  • Venu
  • Ni kantu!
  • Fandiĝas neĝ' - trad. J. van Scheepen
  • Piulino - melodio : Zeg kwezelken - trad. S.J. IJsselstein
  • Nun adiaŭ - Alois Graf v. Schippenbach - J. Silcher
  • Ĉaskorno - J. Ziermans
  • Ŝia nepo - melodio : Grootmoe, wat zal je me geven? - Manna de Wijs Mouton - trad. S.J. IJsselstein
  • Dormkanteto - trad. Corry De Cock
  • Miaj kantoj - el ĉeĥa
  • En la lito - melodio : Dormkanto de Brahms - trad. S.J. IJsselstein
  • La Lorelejo - J.H. Vink
  • Junproletoj - melodio : Wij zijn jong (A.J.C.)
  • Allogkanto de laborist-esperantistaj infanoj - Corry De Cock
  • For la militarismon - laŭ ario de Wolga, Wolga - trad. Corry De Cock
  • Ĉe puto antaŭ l'urbo - Franz Schubert - trad. L.E. Meyer
  • La kabano ĉe l' marspac' - melodio : Het hutje aan de zee - trad. Corry De Cock
  • Trompita amo - melodio : Horch, was kommt von draussen rein
  • Dek malgrandaj negroj
  • Mia suno - trad. C. De Cock
  • Dormu, dormu - Schubert - el la germ. trad. B. Rijpstra
  • Lulkanto - Brahms - lib. trad. B. Rijpstra
  • Al batal' - B. Rijpstra

Sari Marejs[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Mia Sari Marejs loĝas en malproksim’,

Sed revidi esperas mi ŝin.
Ŝi loĝis en proksim’ de la bela grandriver’
Tuj antaŭ komenc’ de l’ milit’

Reportu min al Malnov-Transval’,
De mia Sari loĝej’
Jen inter maizkampoj kaj la verda dornoarb’
Loĝas Sari Marejs.

Tre timis mi, ke la Angloj kaptu min
Kaj sendu min trans la mar’.
Forkuris mi al flank’ de la Upintonsesand
Malsupre ĉe la grandarbar’

Revenis la liber’ kaj do hejmen iris mi
Al la malnova Transval’
Kaj mia karulin’, tie certe estos ŝi

Kun kiso por mia regal’! 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]