Nia Damo de Gvadalupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Virgulino de Gvadalupo

Nia Damo de Gvadalupo (hispane Guadalupe) estas maria alvoktitolo de la katolikismo, kies bildo estas kultata en la Baziliko de Gvadalupo, norde de Meksikurbo, Meksiko. Samnoma estas alia virgulino kultata en monaĥejo de Guadalupe, Ekstremaduro, Hispanio, de kiu devenas la adorado al la meksika samnomululino, ĉar multaj el la konkeristoj de Meksikio devenis el tiu hispania regiono.

Laŭ la katolika tradicio, la virgulino de Gvadalupo aperis kvarfoje al Juan Diego Cuauhtlatoatzin en la monteto Tepejako. Post kvara apero, la virgulino ordonis al Juan Diego ke li prezentu sin antaŭ la unua episkopo de Meksiko, Juan de Zumárraga. Juan Diego portis sian ajaton kun rozoj —floroj kiuj ne estas tipaj de Meksiko kaj ili ne kreskas en la arida grundo de la monteto Tepejako— kiujn li prenis en Tepejako, laŭ peto de la virgulino. Juan Diego elvolvis la ajaton antaŭ la episkopo Juan de Zumárraga, kaj tie aperis la bildo de Sankta Maria, bruna kaj kun indiĝenaj trajtoj.

La mariaj aperoj okazis en 1531, la lasta la 12-an de decembro samjare, kvankam la libro pri la aperoj sur Tepejako —la Nican mopohua— estis publikigita en 1649 kadre de renaskiĝo de la kultado al tiu bildo kiu retroiris komence de la 14-a jarcento.

Ekde la jaro 2000 ĝi ricevis la titolojn Patronino de Meksiko kaj Imperiestrino de Ameriko fare de la papo Johano Paŭlo la 2-a.