Niagara Akvofalo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
AKVOFALO Niagara
Niagara
Lando Usono kaj Kanado
Rivero Niagaro
Alteco 51 m
Koordinatoj 43°04′48″N 79°04′16″U / 43.080, -79.071Koordinatoj: 43°04′48″N 79°04′16″U / 43.080, -79.071
Kvanto da akvo 5 720 m³/s
Riveroj en Nordameriko
Niagara Akvofalaro, (Hufofera akvofalo, de la Kanada flanko)

Niagara Akvofalo (aŭ pli precize dirite, Niagara Akvofalaro) situas en la Rivero Niagaro en orienta Nordameriko, ĉe la landlimo inter Usono kaj Kanado (Niagara Falls (Kanado)). La nomo rilatas al tri apartaj akvofaloj: la Hufofera, Ĉielarka, kaj Luna Akvofaloj.

  • Huffera Akvofalo (pro ĝia formo) aŭ la Kanada Akvofalo; kresto 670 metrojn larĝa, 53 metrojn alta. La akvo falas po 600.000 galjonoj en sekundo (varias laŭ la horo de la tago), kaj fluas 32 kilometrojn en horo je la kresto.
  • Ĉielarka Akvofalo aŭ la Usona Akvofalo; kresto 290 metrojn larĝa, 56 metrojn alta. La akvo falas po 150.000 galjonoj en sekundo. Sur la bazo de ĉi tiu akvofalo estas taluso.

La Insulo de la Kaproj (angle: Goat Island) apartigas la Kanadan Akvofalon de la Usonaj Akvofaloj. Luna Insulo (angle: Luna Island) apartigas la du usonajn akvofalojn. La krestoj de la akvofaloj estas 152 metrojn super marnivelo.

Ĉielarko super la Hufofera Akvofalo kun la Ĉielarka Ponto fone

Niagara Akvofalo ne estas speciale alta, sed tre larĝa, kaj granda volumeno da akvo pasas ĝin, pro kio kreiĝas spektaklaj ĉielarkoj kaj konstanta tondro.

Du urboj situas flanke de la Niagara Akvofalaro: la urbo Niagara Falls (Ontario) estas granda turisma urbo en Ontario, sed la urbo Niagara Falls (Novjorkio) ankaŭ havas multajn vidindaĵojn. La du urbojn ligas du pontojn, de kiu la Ĉielarka Ponto estas la ĉefa.

La akvofaloj de Niagaro viditaj de sur la usona bordo

La vidinda pejzaĝo altiras milionojn da vizitantoj, precipe dum la somero. Oni diras ke la nomo "Niagara" devenas de irokeza vorto, tradukebla per "Tondro de Akvoj". La esploristo, Louis Hennepin, kiu ankaŭ malkovris la Akvofalon de Sankta Antonio de la rivero Misisipi, tiris la atenton de la mondo al la Niagara Akvofalo dum la 17-a jarcento.

La akvo falas proksimume 52 metrojn, kvankam la Nupto-vuala Falo havas rektan subenvojon de nur 21 metroj super konfuzaj ŝtonamasoj ĉe ĝia fundo. La Nupto-vuala Falo estas 323 metrojn larĝa kaj la Huffera Falo estas ĉirkaŭ 792 metrojn larĝa. Ĉiuj akvofaloj estas lumigitaj de la kanada flanko.

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Eksteraj ligoj